Uzanto:Oshifima
Mi verkis
[redakti]Babelejo en Vikilibroj | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||
Uzantoj laŭ lingvo, lando aŭ intereso |
Esperantajn vikilibrojn:
- lernolibron pri la svahila lingvo. Jen Svahila
- lernolibron pri la afrikansa lingvo. Jen Afrikansa
- lernolibron pri la zulua lingvo. Jen Zulua
- lernolibron pri proksimuma kalkulo. Jen Proksimuma kalkulo
- lernolibro pri suno, luno, planedoj kaj aliaj objektojn, kiujn oni povas vidi sur la cxielo. Jen Rigardu la ĉielon
- lernolibro pri konstruo de sunkuirilo. Jen Konstrui sunfornon
Pri svedaj lernolibroj vidu: https://sv.wikibooks.org/wiki/Anv%C3%A4ndare:Oshifima
_______________________________________________________________________________
Mia pra-verkejo:
[redakti]Sunkuirilo
[redakti]
Enkonduko
[redakti]Ĉi tiu vikilibro komence kaj plejparte estas rapida vidaĵo pri la zulua gramatiko. Multe estas menciite, sed nur supraĵe. Detaloj estas forlasitaj kaj faciligitaj. Kune kun vortaro ĝiajn regulojn oni povas uzi, kiam oni volas kompreni zuluan tekston, aǔ kompreniĝi. Ili ne sufiĉas por certigi, ke la esprimo estas laŭidiome. Kelkajn komunuzajn frazojn oni trovas en la fina parto.
Ankaǔ povas esti, ke eĉ iuj ekzemploj estas iom neidiomajn. La celo estas plej multe uzi la regulecojn de la lingvo, ne tro atenti esceptojn, kaj fari tion enkadre de tre malgranda vortprovizo.
Malgraǔ tio, ke tiu teksto prezentas ege simpligitan gramatikon, la leganto baldaŭ rimarkos, ke la formoj estas tre multaj. Li kredeble demandas, ĉu oni vere devas lerni ĉi ĉion? Ĉu ne estus pli saĝe lerni nur la plej gravajn formojn.
Paradokse, ambaŭ demandojn oni povas jesi. La formsistemo estas grava, ankaǔ tiam,kiam oni decidas elekti nur la plej necesan. En la fino vi trovas tri paragrafojn pri kiel oni povas simpligi la lernadon per iuj forigoj kaj mallongigvojoj. Ni tamen proponas, ke vi ne de komence iros tien, sed unue sekvos la laŭsisteman prezenton. Ĝi helpas vin ekkompreni la sistemon kiel tuto. Kiam vi ne plu komprenas, aǔ kiam la multo de la materialo konfuzas vin, tiom indas iri al la fino kaj ekstudi celtrafe laŭ kion vi plej volas povi - legi, skribi aǔ paroli. Ĉiu havas sian paragrafon, kun konsilojn por faciligi la studadon. Vi fortigu tiun, kiun vi jam scias antaǔ vi plueniros. Aǔ, vi estas kontenta kun pli malgranda parto.
Skribo kaj elparolo
[redakti]Vokaloj: a, e, i, o, u.
La vokalojn estas la samaj kiel en Esperanto. Ankaŭ la elparolo estas la sama.
Konsonantoj: b, bh, d, f, g, h, j, k, kh, l, m, n, p, ph, s, t, th, v, ny, ng, sh, hl, dl, tsh, kl.
La litero h post b, k, p, t montras aspiracio. Tiu sonas kvazaŭ malforta h post la konsonanto.
j oni elparolas kiel Esperanta ĝ.
m estas konsonanto, sed kiel vokaloj ĝi povas formi propran silabon.
Cetere la elparolo de konsonantoj estas kiel oni la Esperanta.
Duonvokaloj: y, w
y oni elparolas kiel Esperanta j.
w oni elparolas kiel Esperanta ŭ.
Klaketoj:
Kiam oni samtempe fermas la buŝan kavejon duloke, ekspandas la interan spacon, kaj sekve malfermas la antauan fermon, tiam la malalta aerpremo tie igas klaksonon. La zulua lingvo havas teorie 15 tiajn kliketojn.
c - klako per la pinto de la lango.
x - klako per unu flanko de la lango.
q - klako per la dorso de la lango.
ch, qh, xh - aspiraciaj klakoj. nc, nq, nx - nazalaj klakoj. gc, gq, ĝ - voĉaj klakoj. ngc, ngq, nĝ - voĉaj kaj nazalaj klakoj.
Ĉi tiu ja estas timiga multo da tutnovaj distingoj por plejmultaj lernantoj de la zulua. Konsoliganta estas, ke parolantoj de la zulua kutime multe paciencas pri fremduloj maltrafe klopodante produkti ĝustajn klaketojn. Oni ankaŭ povas dubi, ĉu ĉiuj tiuj formoj vere estas elparolataj diferente en reala vivo, aŭ ĉu ilin kreis ambiciaj klasigo-fervoraj gramatikistoj.
Se oni vere volas faciligi sian studado, oni povas elparoli ĉiujn sonojn enhavantajn c kiel t, kaj ĉiuj aliaj kiel k. Tre ofte personoj sen Zulua aŭ Kosa deveno faras tiel.
Silaboj kaj akcento
Ĉiu silabo finiĝas per vokalo, aŭ estas vokalo aŭ la litero m. Neniu silabo havu akcenton, sed la la antaǔlasta oni povas elparoli iom pli longe ol la aliaj.
Sonŝanĝoj Kiam en kunmetita vorto du vokaloj venas unu apud la alia, la sonoj ofte miksiĝas.
a + a fariĝas unuoblan a
a + i fariĝas al e
a + u fariĝas al o
Tio okazas kaj skribe kaj parole. (Ĉe iuj neaj formoj, anstataŭe la dua vokalo foriĝas.)
- Ekz: La vorto por "kaj" estas na-. Tiun oni ligas al la sekvanta vorto. Do:
- Patro kaj patrino = Ubaba nomama
- Manĝaĵo kaj teo = Ukudla netiye
Gramatikaj principoj
[redakti]Ĉiu substantivo apartenas al uno el 8 klaser. La klasoj foje akordiĝas iom kun la signifo de iliaj membro-vortoj. Oni ekscias, al kiu klaso apartenas certa vorto, per vido al la unuaj literoj.
La vortoj ofte havas prefiksoj, kiuj kongruante kun prefiksoj de aliaj vortoj montras la gramatikajn rolojn, rilatante unu vorto al alia.
La verbo kongruas kun la klaso de la subjekto per speciala subjekta prefikso. Si jesa prezenco-formo nek havas objekton nek alian postan vorton, oni enmetu -ya- inter la subjekta prefikso kaj la verbradiko.
La vortordo normale estas subjekto-verbo-objekto.
Ĉu certa frazo estas demanda frazo aŭ deklara frazo, tion nur determinas la frazmelodio.
Priskribvortoj ofte estas post siaj ĉefvortoj. La priskribvorto kongruas per siaj prefiksoj kun la klaso de la ĉefvorto.
Gramatike la zulua similas al la svahila kaj aliaj bantuaj lingvoj. Ankaŭ parto de ilia vortproviso estas komuna.
Vortoj uzitaj por la gramatikaj ekzemploj
[redakti]En venonta gramatikaj ekzemploj nur la sekvontaj vortoj estas uzitaj. Por faciligi la studadon la elektita aro enhavas plurajn vortojn kiuj similas al Esperantajn samsignifajn vortojn. Ankaŭ iuj svahila-similajn vortojn ĉeestas, precipe verboj, jen pro iliaj helpa simileco, jen pro averti ke kvankam ili ŝajne estas la sama vorto, laŭ signifo ili estas tute malsamaj. Se vi jam en ĉi tiu frua fazo de viaj studoj volas lerni pliajn vortojn, vi povas iri al la vortaroj, /Vortaro/Esperanta-Zulua kaj /Vortaro/Zulua-Esperanta.
Bazaj substantivoj
Singularo | Pluralo | Klaso | Komentaro | |
---|---|---|---|---|
serpento | inyoka | izinyoka | 5 | |
manĝaĵo | ukudla | 8 | ||
teo | itiye | amatiye | 3 | Like angla tea |
viando | inyama | izinyama | 5 | |
onklo | umalume | omalume | 1 | |
homo | umuntu | abantu | 1 | Kiel Esperanta bantua lingvo, bantustano |
lernejo | isikole | izikole | 4 | Kiel norvega skole |
pano | isinkwa | izinkwa | 4 | |
jaro | umnyaka | iminyaka | 2 | |
gardisto | ugadi | ogadi | 1 | Kiel Esperanta |
doktoro | udokotela | odokotela | 1 | Kiel Esperanta |
patro | ubaba | obaba | 1 | Kiel svahila baba |
patrino | umama | omama | 1 | Kiel svahila mama |
kato | ikati | amakati | 3 | Kiel Esperanta |
blankulo | umlungu | amalungu | 1 | |
kamparano | umlimi | abalimi | 1 | |
ĉeno | iketanga | amaketanga | 3 | Kiel germana Kette |
flegisto | unesi | onesi | 1 | Kiel angla nurse |
plejmulto | ubunyingi | 7 | ||
korno | uphondo | izimpondo | 6 | |
peti | umthandazo | imithandazo | 2 | |
papajo | uphopho | ophopho | 1 | Kiel angla pawpaw |
knabo | umfana | abafana | 1 | |
instruisto | umfundisi | abafundisi | 1 | |
poŝto | iposi | amaposi | 3 | Kiel Esperanta |
buso | ibhasi | amabhasi | 3 | Kiel angla bus |
motorciklo | isithuthuthu | izithuthuthu | 4 | Kiel sonorigilo |
aŭto | imoto | izimoto | 5 | Kiel Esperanta motoro |
paco | ŭolo | 6 |
Bazaj verbaj radikoj
vol- | -funa |
serĉ- | -funa |
leg- | -funda |
ŝat- | -thanda |
ir- | -hamba |
malferm- | -vula |
help- | -siza |
manĝ- | -dla |
lav- | -hlamba |
dorm-i | -lala |
vid- | -bona |
bat- | -shaya |
fin- | -qeda |
aŭd- | -swa |
sent- | -swa |
kost- | -sibiza |
alven- | -fika |
Bazaj adjektivaj radikoj
grand- | -khulu | |
mult- | -ningi | |
maljun- | -dala | |
long- | -de | |
malgrand- | -ncane | |
nov- | -sha | |
bel- | -hle | |
facil- | -lula | (relativradiko) |
malfacil- | -nzima | (relativradiko) |
malsek- | -manzi | (relativradiko) |
nigr- | -mnyama | (relativradiko) |
blank- | -mhlophe | (relativradiko) |
Bazaj konjunkcioj
ke | ukuba |
por | ukuze |
antaŭ | anduba |
se | uma |
kiam | lapho |
ĉar | ngoba |
kaj | na- |
Bazaj adveroj
proksime | eduza |
malproksime | kude |
hodiaŭ | izolo |
morgaŭ | kusasa |
malsupre | phansi |
supre | phezulu |
Aiaj bazaj vortoj
jes | yebu |
kiam? | nini? |
per kio? | ngani? |
kiu? | ubani? |
kiuj? | obani? |
kiel? | kanjani? |
kiom? | ngaki? |
ne | cha
|
Verboj
[redakti]Verboj havas variaj formoj por esprimi tempo, persono, modo kaj nombro de la subjekto, proksimume kiel hindeuropaj lingvoj havas. Sed anstataŭ ŝanĝi la finparto de la verbo per postfiksoj, la zulua ŝanĝas precipe la komencparton per diversaj prefiksoj.
VIDAĴO PRI LA VERBFORMOJ
Persono | Klaos | Postfikso, prefikso | Ekzemplo | Traduko | |
---|---|---|---|---|---|
BAZA FORMO | uku-, ukw- | Ukuhamba | Iri | ||
Ukudla | Manĝi, manĝo, manĝaĵo | ||||
ORDONO | |||||
Jesa | sing. | neniu prefikso | Hamba! | Iru! Foriru! | |
unusilabaj: | yi- | Yidla! | Manĝu! | ||
plur. | -ni | Hambani! | Iru! Foriru! | ||
unusilabaj: | yi- -ni | Yidlani! | Manĝu! | ||
Nea | sing. | musa + baza formo | Musa ukuhamba! | Ne iru! | |
plur. | musani + baza formo | Musani ukuhamba | Ne iru! | ||
NUNA TEMPO (prezenco) | |||||
Jesa | I pers.sing. | ngi- | Ngibona abantu | Mi vidas homojn. | |
I pers.plur. | si- | Siyalala | Ni dormas | ||
II pers.sing. | u- (elparolo per malalta tono) | Ufuna ukudla? | Ĉu vi volas manĝaĵon? | ||
II pers.plur. | ni- | Nisiza ubaba | Vi helpas patron. | ||
III pers. sing. | |||||
pri homoj | |||||
= klaso 1. | u- (elparolo per alta tono) | Ufuna udokotela. Ugadi uyalala. | Li/ŝi serĉas la doktoron.
La gardisto dormas. | ||
pri konkretaj aĵoj... | |||||
... klaso 2. | u- | Umnyaka uyaqueda | La jaro finiĝas. | ||
... klaso 3. | li- | Ikati lithanda inyama | La kato ŝatas viandon. | ||
... klaso 4. | si- | Isikole siyaqeda | La lernejo finas. | ||
... klaso 5. | i- | Inyama iyaqeda | La viando ĉesas. | ||
... klaso 6. | lu- | Ŭolo luyafika | Pa paco venas. | ||
... klaso 7. | bu- | Ubunyingi buyasiza | La plimulto helpas. | ||
... klaso 8. | ku- | Kuyaqeda | Ĝi ĉesas. (Pri la manĝaĵo) | ||
III pers. plur | |||||
pri homoj | |||||
= klaso 1. | ba- | Abantu bayahlamba | Homoj lavas. | ||
pri aĵoj... | |||||
... klaso 2. | i- | Imithandazo iyaqeda | La pregoj ĉesas. | ||
... klaso 3. | a- | Amakati adla inyama | La katoj manĝas viandon. | ||
... klaso 4. | zi- | Ziyaqeda | Ili ĉesas. (Pri la lernejoj) | ||
... klaso 5. | zi- | Izinyoka ziyahamba | La serpentoj foriras. | ||
... klaso 6. | zi- | Izimpondo ziyafika | La kornoj alvenas. |
Neajn prezencoformojn oni kreas per meto de a- antaŭ la koresponda jesa formo kaj ŝanĝo de finvokalo al -i. (La klaso 1 havu singulare aka- anstataŭ u-). Se tiam du vokaloj venas kunen oni enmetu konsonanton interen: a-u- fariĝas awu-; a-i fariĝas ayi-, a-a- fariĝas awa-.
- Ekz. Asithandi uphopho - Ni ne ŝatas papajon.
Ekzerco pri prezenco (nuntempaj formoj)
[redakti]Klaku ĉi tie por ekzercoj pri nuntempaj formoj
PASINTA TEMPO (La ĉi tiaj detaloj konsiderindas kiel ekster la baza nivelo.)
Senhalta | |||
Jesa | |||
Proksima tempo | be- antaŭ la koresponda prezencoformo
Ekz. Bengifunda - Mi ĵus legadis. | ||
Malproksima tempo | Komenĉa konsonanto de la koresponda prezencoformo duobliĝas kaj -a- venas interen. (Aldone kelkaj sonŝanĝoj).
Ekz. Nanifunda. - Vi iam legis. Ngangifunda - Mi legadis. Wawufunda. - Vi legadis. Isinkwa sasibiza amarandi amane. - La pano kostis kvar randoj. | ||
Nea | -nga- venas inter la subjektprefikson kaj la radiko de la koresponda jesa formo,
kaj la fina vokalo ŝanĝigas al -i. Ekz. Ngangingafundi - Mi ne legadis tiam. Bengingafundi - Mi ĝis nun ne legadis. | ||
Halta | |||
Jesa | |||
Proksima tempo | La finvokalon -a de la koresponda prezencoformo anstataǔas -e. (-ile se neniu objekto ĉeestas.)
Ekz. Ngihambile - Mi ĵus foriris. Umalume uhambile - Onklo foriris. Nisize ubaba - Vi ĵus helpis patron. | ||
Malproksima tempo | En la prezencoformoj -a- anstataǔas la prefiksaj vokalerna med (aldone kelkaj vokalŝanĝoj).
Ekz. Ngahamba - Mi foriris. Wahamba - Vi foriris. | ||
Nea | a- antaǔ la koresponda jesa formo de proksima tempo. (Kl. 1. sing. havu aka- anstataǔ a-u-) kaj la finan vokalon anstataǔas -anga. |
ESTONTA TEMPO
Jesa | Proksima tempo | -zo- inter la subjektprefikson kaj la radikon: Ngizofunda - Mi baldaǔ (tuj) legos. |
Malproksima tempo | -yo- inter la subjektprefkson kaj la radikno: Ngiyofunda - Mi iam legos. | |
Nea | Anstataŭ -zo- estu -zu-, anstataǔ -yo- estu -yu-: Uyuvula - Vi neniam malfermos. |
SUBJUNKTIVO havas finan -e anstataǔ -a.
- Kondicionalon oni uzas en subfrazoj kune kun ukuba (=ke), ukuze (=por), anduba (=antaǔ, ĝis).
- Ekz. Ubaba uthanda ukuba sisebenze. - Patro volas, ke vi laboru.
PASIVO havas -wa anstataǔ la fina -a.
- Agenton oni esprimas per ng- antaŭ ka komencvokalo de la substantivo, si tiu estas a, o, u, kaj per y- antaŭ la komencvokalo i.
- Ekz. Aktivo: Umalume ushaya inyoka - Onklo batas la serpenton. La koresponda pasiva: Inyoka ishaywa ngumalume - La serpento estas batata fare de onklo.
LA VERBO "ESTI"
Esperantajn frazojn, kie la verbo "esti" ligasla subjekto kun la predikativo, en la zulua oni esprimas malsimile.
Kiam la predikativo estas substantivo la konstruo egalas la esprimo por montri agenton.
- Ekz. Ngumalume - Tio estas onklo. Umalume ngumlimi - Onklo estas kamparano.
Kiam la predikativo estas adjektivo neniu aparta vorto estas uzata por är. Anstataŭe la komencvokalo de la adjektivo foriras.
- Ekz. Umlimi omkhulu - granda kamparano. Umlimi mkhulu - la kamparano estas granda.
- Por esprimi nean signifon, oni ofte metas a- (kelkfoje (aka-) antaǔ la adjektivo. Ekz. Umfana akamkhulu - La knabo ne estas granda.
LA VERBO "HAVI"
La koncepto de "havi" oni esprimas per -na-, kiu estu post la subjektprefikso kaj antaǔ la objekta substantivo (aǔ pronomo). Vokaloj, kiuj tiam venas kune intermiksas.
- Ekz. "Mi havas viandon" oni konstruas kiel " Ngi-na-inyama", kiu fariĝas Nginenyama. Onklo havas ĉenon - "Umalume u-na-iketanga", iĝas Umalume uneketanga.
Por esprimi nean formon oni metas a-, ka-, aka- antaŭ la adjektivo.
- Ekz. Anginanyama - Mi ne havas viandon. (i- malaperas ĉi tie.)
Substantivo
[redakti]Kiel jam dirite, substantivoj estas de 8 klasoj. Ni konstatis, ke la verbo triapersone prezence havas tian prefikson, kian determinas la klaso al kiu la subjekta substantivo apartenas.
Ĉiu substantivklaso havas sian propran prefikson. Ĉi tiuj substantivklasaj sufiksoj ofte similas al la verba prefikso de la sama klaso, sed ili ĉiam komencas per vokalo.
KLASO 1. La vortoj signifas personojn. Ili komencas per um- aŭ umu- singulare kaj aba- plurale
Singularo | Pluralo | Traduko |
---|---|---|
umuntu | abantu | homo; popolo |
umfundisi | abafundisi | instruisto; instruistoj |
umfundi | abafundi | lernanto; lernantoj |
umlungu | abalungu | blankulo; blankuloj |
Unu varianto el la klaso 1, KLASO 1a estas uzata por propraj nomoj, parencovortoj, manĝaĵoj k.t.p. La singularformoj komencas per u-, la pluralaj per o-.
uAndersen | oAndersen | (Sinjoro) Andersen; La familio Andersen |
upelepele | opelepele | pipro; piprospecoj |
uthisha | othisha | instruisto; instruistoj (Komparu anglan teacher) |
uKhisimusi | oKhisimusi | kristnasko; kristnaskoj (Komparu anglan Christmas) |
umese | omese | tranĉilo; tranĉiloj (Komparu germanan Messer) |
usofa | osofa | sofo; sofoj |
ukhiye | okhiye | nyckel; nycklar (Komparu anglan key) |
ubhanana | obhanana | banano; bananoj |
KLASO 2. Singularformoj komencas per um- aŭ umu- (kiam klaso 1) sed la pluralaj komencas per imi-.
umkhonto | imikhonto | lanco; lancoj |
umhlaba | imihlaba | tero, lando; landoj, mondo |
umdanso | imidanso | danco; dansoj |
umthandazo | imithandazo | peto, preĝo; petoj, preĝoj |
KLASO 3. Singularaj formoj komencas per i-, pluralaj per ama-.
iphepha | amaphepha | papero; paperoj (Komparu anglan paper) |
isela | amasela | ŝtelisto; ŝtelistoj |
ikhofi | amakhofi | kafo; kafospecoj |
ilanga | amalanga | sol, dag; dagar |
itafulo | amatafulo | tablo (Komparu tablo) |
ibhola | amabhola | piedpilko; piedpilkoj (Komparu tagalogan "bola") |
isonto | amasonto | dimanĉo, preĝejo, semajno; dimanĉoj, preĝejoj, semajnoj (Germana Sonntag) |
irandi | amarandi | rando aǔ alia monunuo; randoj |
amanzi | akvo |
KLASO 4. La singularaj formoj komencas per is-, isi, la pluralaj per iz-, izi-.
isikole | izikole | lernejo, lernejoj |
isinkwa | izinkwa | pano; panoj |
isifundo | izifundo | lekciono; lekcionoj |
isitulo | izitulo | seĝo; seĝoj (Komparu rusan стул) |
isiteshi | iziteshi | staciono ; stacionoj (Komparu anglan station) |
isiZulu | La zulua lingvo | |
isiNgisi | La angla lingvo (Kompare la angla English) | |
isithuthuthu | izithuthuthu | motorciklo; motorcikloj (Komparu la sonon) |
isikhukhukazi | izikhukhukazi | koko; kokoj (Komparu Esperantan) |
isiPutukezi | La portugala lingvo (Komparu portugalan português) |
KLASO 5. La singularformoj komencas per in- aǔ im-, la pluralaj per izin- aŭ izim-.
inyoka | izinyoka | serpento; serpentoj |
ingadi | izingadi | ĝardeno (Komparu anglan garden) |
imali | izimali | peso; pesoj (Komparu svahila "mali") |
inkosi | reĝo, tribestro, dio (La pluralo estas malregula, amakosi (klaso 3) | |
intombi | izintombi | virgulino; virgulinoj |
KLASO 6. La singularaj formoj komencas per u-, la pluralaj per izin- aǔ izim-.
uphondo | izimpondo | korno (iom malregula: la aspiracio forestas en pluralo) |
uthando | amo |
KLASO 7. La vortoj komencas per ub-, ubu-. Ili ne havas specifan pluralon. Per tiu prefikso ub-, ubu- oni povas konstrui abstraktan substandtivon el ĉiu adjektiva kaj el multaj substantivaj radikoj.
ubukhulu | grandeco |
ubuningi | plimulto |
ubukhosi | reĝeco, reĝlando |
ubuntu | homeco, namo de la ideologia baza por la respubliko Sudafriko |
KLASO 8. La substantiven en ĉi tiu klaso egalas al la bazaj formoj de verboj. Ili do komencas per uku- aǔ ukw-.
ukudla | manĝo, manĝaĵo, manĝi |
ukufa | morto, morti |
ukufika | alveno, alveni |
ukufundisa | instruo, instrui |
Ekzercaj frazoj kun subjekto kaj objekto
[redakti]Post tiuj vastaj listoj, tuttempe prezentante novaĵojn, povas esti agrable trejni kaj ripeti iom tiujn jam prezentitajn frazmodelojn. Klaku här por atingi la ekzercojn.
POSEDAJ ESPRIMOJ
Genitivon oni esprimas per kvazaǔ "preposicio", kiu preskaǔ estas infikso -a- kun la subjektprefikso de la posedata afero. Post tiu "preposicio venas la substantivo signifikanta la posedanto. La konstruo similas al la Esperantaj de-konstruoj por esprimi apartenon.
- Ekz. La kato de la kamparano (kl 3) - ikati l-a-umlimi, kiu fariĝas ikati lomlimi.
Alternativa maniero kompreni tion konstruon estas rigardi -a- kiel verba radiko, signifikanta aparteni aǔ pli trafe apartenanta. Tiu estas tre natura interpreto, ĉar al verbradiko oni normale ligas subjektprefiksojn. La supera ekzemploikati lomlimi, oni do povas anstataǔe interpreti kiel: "la kato tiu-apartenanta-kamparanon.
"Posedaj pronomoj"
Kiam oni esprimas la posedanton per pronomo ("poseda pronomo"), ĉiu okazis kiel supere, sed la vokalo de la "preposicio" iom ŝanĝiĝas. Oni povas trovi ĝin el la unua malsupra tabelo, kaj ligi ĝin antaǔ la pronoma radiko, kiun oni trovas el la dua tabelo. Atentu, ke la klaso de la "preposicio" montras la posedata aĵo, dum la klaso de la pronoma radiko montras la posedanto. Tio povas konfuzi parolatoj de eǔropaj genrohavaj lingvoj, kiel la latinidaj lingvoj.
"La preposicia esprimo de la"
Klaso | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Singularo | wa- | wa- | la- | sa- | ya- | lwa- | ba- | kwa- |
Pluralo | ba- | ya- | a- | za- | za- | za- | - | - |
Pronomaj radikoj singulare kaj plurale
I person | -mi | min | -ithu | nin | |
---|---|---|---|---|---|
II person | -kho | vin | -inu | vin | |
III person | klass 1. | -khe | lin, ŝin | -bo | ilin |
klass 2. | -wo | ĝin | -yo | ilin | |
klass 3. | -lo | ĝin | -wo | ilin | |
klass 4. | -so | ĝin | -zo | ilin | |
klass 5. | -yo | ĝin | -zo | ilin | |
klass 6. | -lo | ĝin | -zo | ilin | |
klass 7. | -bo | ĝin | - | ||
klass 8. | -ko | ĝin | - |
Ekz. Mia kato - ikati l-a-mi, kio iĝas ikati lami ("(la) kato, ĝi apartenas min")
- Ĝiaj kornoj - uphondo lwa-yo - Uphondo lwayo (-yo rilatas al vorto de la kl. 5. - Ĉi tio estas frazo el la himno de Sudafriko.)
- Aǔdi niajn petojn - Yizwa imithandazo yethu! (Ĉi tiu estas verso en la himno de Sudafriko.)
Propraj nomoj kiel posedanto: Kiam la posedanton esprimas propra nomo (aǔ alia vorto de la klaso 1, kiu ne komencas per um- aǔ umu-), oni uzas la "preposicion" ka-, eventuale antaǔantan de la subjekta prefiksoe.
- Ekz. Ikati likaJohn - La kato de la John. Inyoka kaJohn - La serpento de la John.
"Kunmetitaj vortoj": Oni uzas genitivon konstruon ankaǔ por esprimi la korespondon al Esperantaj epitetaj adjektivoj aǔ por formi kunmetitajn vortojn.
- Ekz Umfana vesikole - lerneja knabo.
Adjektivoj, nombrovortoj kaj adverboj
[redakti]Kiel epiteto (rekta priskribo) adjektivo estas metita post la ĉefvorto kiun ĝi priskribas. La adjektiva prefikso estas preskaǔ kiel la substantiva.
Klaso | 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Singularo | om- | om- | eli- | esi- | en- | olu- | obu- | oku- |
Pluralo | aba- | emi- | ama- | ezi- | ezin- | ezin- | - | - |
- Ekz. Granda knabo - umfana omkhulu. Grandaj knaboj - abafana abakhulu
Nombraj vortoj havas la saman prefikson kiel la adjektivoj. Por pli grandaj nombroj oni uzas anglajn vortojn, kiel la suba ekzemplo montras:
du panoj | izinkwa ezimbili | |
tri randoj | amarandi amathathu | |
kvar randoj | amarandi amane | |
kvin randoj | amarandi amahlanu | |
ses randoj | amarandi ayisithupha | |
sep randoj | amarandi ayisikombisa | |
ok randoj | amarandi ayisishiyagalombili | |
naǔ randoj | amarandi ayisishiyagalolunye | |
dek randoj | marandi avishumi | amarandi angu ten |
dek unu randoj | amarandi angu eleven | |
dek du randoj | amarandi angu twelve |
Antaǔ certaj adjektivoj - tiel nomataj relativradikoj - prefiksoj havantaj nazaloj estas mallongigitaj tiel, ke la nazalo kaj ĉiuj postaj literoj malaperas.
Adverbojn oni povas konstrui el adjektivoj per la prefikso ka-
- Ekz. kakhulu - grande; kaningi - multe; kangaki? - kiomfoje?; kalula - facile.
Pronomoj
[redakti]Ekzistas pluraj demonstrativaj (montraj) pronomoj. Ilin oni povas meti antaŭ aŭ post la ĉefvorto. Tiuj, kiuj estas prezentitaj ĉi tie, ofte korespondas al Esperantajn "la", "tiu(j)" aǔ "ĉi tiu(j).
La personaj pronomoj oni povas uzi kaj kiel subjekto kaj kiel objekto. Kiel subjekto ili iam estas forlasitaj, ĉar la subjektprefikso jam informas pri persono, klaso kaj nombro.
Anstataŭ pronomon kiel objekt oni povas uzi objektenfikson, do silabon, kiu estas metita inter la subjektan prefikson kaj la radikon. Oni povas uzi la objektinfikson eĉ kiam vera objekto ĉeestas.
Demonstrativaj | Personaj | Objektinfiksoj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Singularo | Pluralo | Singularo | Pluralo | Singularo | Pluralo | ||||
I persono | - | - | mina | mi, min | thina | ni, nin | -nghi- | -si- | |
II person | - | - | wena | vi, vin | nina | vi, vin | -ku | -ni- | |
III person | kl. 1 | lo | laba | yena | li, lin, ŝi, ŝin | bona | ili, ilin | -m-, -mu | -ba- |
kl. 2 | lo | le | wona | ĝi, ĝin | yona | ili, ilin | -wu- | -yi- | |
kl. 3 | leli | la | lona | ĝi, ĝin | wona | ili, ilin | -li- | -wa- | |
kl. 4 | lesi | lezi | sona | ĝi, ĝin | zona | ili, ilin | -si- | -zi- | |
kl. 5 | le | lezi | yona | ĝi, ĝin | zona | ili, ilin | -yi- | -zi- | |
kl. 6 | lolu | lezi | lona | ĝi, ĝin | zona | ili, ilin | -lu- | -zi- | |
kl. 7 | lobu | - | bona | ĝi, ĝin | - | ili, ilin | -bu- | - | |
kl. 8 | lokhu | - | khona | ĝi, ĝin | - | ili, ilin | -ku- | - |
Ekz. Abafana laba bashaya amakati - La knaboj batas la katojn.
- Umama ungisiza = Umama usiza mina = Umama ungisisa mina - Patrino helpas min.
- Mina nghihlamba umfana = Mina ngimhlamba umfana = Mina ngimhlamba umfana - Mi lavis la knabon.
- Ngihlamba yena = Ngimhlamba = Nghimhlamba yena = Mina nghimhlamba yena - Mi lavas lin.
Demandaj vortoj
Kiu? | muphi, muphi, liphi, siphi, yiphi, luphi, buphi, kuphi en la klasoj 1-8 respektive |
Kiuj? | saphi, miphi, maphi, ziphi, ziphi, ziphi en la klasoj 1-6 respektive |
Kie? | -phi ligiĝas al la verbo |
Kio? | -ni ligiĝas al la verbo |
Kial? | -elani ligiĝas al la verbo |
Ekz. Ubonani? - Kion vi/li/ŝi vidas?
na ("ĉu") ofte sin liĝas al fraza fino, por pli klare ol la nura intonacio montri ke temas pri demando. Ekz. Umfana ubona ubaba na? - Ser pojken far? (Tia demanda vorteto estas uzita ankaǔ en sudafrikana parola angla, ofte elparolite ne.)
La vortojn tuta, ĉiuj, nur oni kreas per subjektprefiks-similaj prefiksoj:
-onke | singularis = tuta | wonke, wonke, lonke, sonke, yonke, lonke en la klasoj 1-6 respektive |
pluralis = ĉiuj | bonke, yonke, onke, zonke, zonke, zonke en la klasoj 1-6 respektive | |
singularis = ĉiu | bonke, konke en la klasoj 7-8 respektive | |
-dwa | nur |
Esprimi Esperantajn preposiciojn kaj similajn
[redakti]na- | kaj, kun | Ekz. Umfundisi udla nobaba - La instruisto manĝas kun patro. Umlungu uza neposi - La blankulo venas kun la poŝtmesaĵoj. | |
nga- | per | Ngemoto - per aǔto. Ngebhasi - med buss. Ngesithuthuthu - per motorciklo. Ngani? - per kio Ngomese - per tranĉilo. | |
njenga- | kiel | Jengomuntu - kiel homo. | |
-ela | (verbsufikso) por, favore | Unesi ufundela abantu - La flegisto legas por la homorj | |
e- | en, de, al | ePitoli - "en Pretorio (en Tŝvaneo) | |
wa-, ku- | en, de, al | kwaZulu - Namo de certa provinco en Sudafriko, laŭvorte "en la Zulua lando", "al la Zulua lando", "de la Zulua lando". | |
-ini/-eni | en | (Ĉi tiun finaĵon oni uzas kune kun prefikso o- eller e-.) Ophondweni - en la korno. |
Paroli la zuluan
[redakti]Se vi volas esprimi vin parole, tiam vi bezonas malgrandan, multkapablan vortprovison, kaj ankaǔ kelkajn gramatikajn formojn, kiuj venas al vi rapide kaj senpene, ĉiam, kiam vi volas ion diri. Multajn formojn vi rajtas neatenti - eble konjunktivon, eble multajn pluralan verbformojn. Eble iuj substantivklasoj estas maloftaj aǔ malfacilaj. Oni povus neglekti pli multajn formojn, eĉ uzi la vortojn tute sen afiksoj, kaj tamen esti komprenata. Sed tio ne estus celtrafe. Afiksoj ne nur ĝenas. Ili ankaǔ helpas vin, eĉ se vi estas nur komencanto.
Por lerti pri parolata zulua, vi devas daŭre ekzerci iujn malmultajn formojn el la listoj, kune kun iujn potencajn vortojn, kiujn vi elektis el la bazavortaroj. Vi povas fari ĉi tiel: Komencu de specifa ekzemplo en la "Vidaĵo pri la verbformoj". Ekzemple prenu prezenco tria persono singularo klaso 1: La gardisto dormas. Ugadi ulala. Lernu ĉi tiun frazon parkere. Serĉi en la bazvortaro aliajn vortojn, kiuj ankaǔ apartenas al klaso 1: onklo, homo, doktoro, patrino, kato, blankulo, kamparano, flegisto, papajo, knabo. Forstreki tiujn, kiujn vi ne bezonas. Eventuale kompletigi per kelkaj vortoj el alia vortaro. Anstataǔu ugadi per tiuj vortoj, unu post la alia. Vi do ekzercas diri: umalume uyalala, umuntu uyalala, udokotela uyalala, ubaba uyalala… Poste, kiam tiu ŝajnas al vi tro facila, vi ŝanĝu al alia verbo anstataǔ uyalala. Vi prenas nur tiajn el la listoj, kiujn vi taksas utilaj. Vi vidos, ke la prefikso estu 'u-' post tiuj substantivoj. Ekzemple "la gardisto volas" esta ugadi ufuna. Poste: Ugadi ufuna, umalume ufuna, udokotela ufuna… Sekve: ugadi uthanda, umalume uthanda, umuntu uthanda… kaj eble samamaniere kun la verbformo uhamba k.t.p. Tia ekzercado enigas en via menso la sento, ke, kiam la verbo komencas per u-, tiam ankaǔ la subjekto faras tion. Se vi tuttempe pripensas la signifon de la frazoj, tiam vi lernos ankaǔ la gramatikan modelon kaj la vortojn samtempe.
Vi povas plueniri kaj ekspansii la frazon. Vi povas kombini la substantivon kun adjektivo, se vi juĝas tion kiel grava scio por vi. La adjektiva listo montras, ke la prefikso povas esti om- ĉe singulara klaso 1: umalume omkhulu uyalala, umuntu omkhulu uyalala, udokotela omkhulu uyalala, ubaba omkhulu uyalala…
Se iu kombino estas tiom sensenca, ke vi ne povas imagi la signifikon, vi devas nepre preterlasi ĝin. Vi povas plueniri kaj ekspansii per objekto, se la verbo estas tia, ke ĝi povas havi objekton. Sufiĉe korektaj frazoj ekestas, eĉ se vi nur postmetas substantivon sen ceteran gramatikan konsideron. Vi povas trejnadi ankaǔ maldirekten, do laǔ la malsupra tabelo. Per tiu vi povas kombini viajn elektitaj zuluajn formoj, kaj kompletigi ĝin refoje per tradukojn. Kvankam por paroli la zuluan, oni ĝustadire bezonas precipe ekzercon de Esperanto al la zulua, ja ne malhelpas fari la malan ankaǔ.
grandan knabon | grandajn knabojn | multajn knabojn | ||
---|---|---|---|---|
Mi | vidas | |||
helpas | ||||
lavas | ||||
Patro | vidas | |||
helpas | ||||
lavas |
mfana omkhulu | abafana abakhulu | abafana abanyingi | ||
---|---|---|---|---|
Ngi- | -bona | |||
-siza | ||||
-hlamba | ||||
Ubaba u- | -bona | |||
-siza | ||||
-hlamba |
Lernu nur kelka varianto ĉiufoje. Ekzercu ĝis vi certas pri tiu malmulto, kiun vi jam konas. Sarku sage, ne nur inter la vortoj, sed ankaŭ el la verbaj kaj substantivaj formoj. Tiel vi povas ŝpari multe da lernklopodo. Eble vi taksas, ke vi ne multe bezonas I personon kaj II personon pluralaj, nek ordonformojn. Aǔ vi eble draste decidas ke vi kontentiĝos jam kiam vi lernis kion mi, li, ŝi, ĝi kaj ili faras - do singularo de I persono kaj singularo kaj pluralo de III persono.
Tiam "li" kaj "ŝi" bezonas la saman verbformon, "mi" kroman, sed III persono por nevivaj aĵoj minacas kunporti dekduon da formoj, ĉar tiom da substantivklasojn ekzistas, sigulare kaj plurale. Do tiu ŝajne drasta decido ne sufiĉis multe. Eble vi nun konstatas, ke vi ofte parolas per abstraktaj vortoj, do la klasoj 7 kaj 8, kiuj malhavas pluralon. Tiel vi evitus la pluralojn. Restas nur: ngi-, u-, bu-, ku-, ba. Tiuj ne estas pli multaj ol la kvin Esperantaj pronomoj, kiuj ili penus anstataǔi. La mi-formo -ngi ne bezonas subjektan substantivon. La aliaj havas subjektoj, kiuj komencas per um-, uku-, ubu- respektive ba-. Iliaj preskriboj komencas per om-, obu-, oku- respektive aba-. Ekzistas tiom da sistemo en tiu malgranda aro de formoj, ke facile oni povas parkeri ilin per model-trajnado, kiel ubaba omkhulu uyalala.
Skribi la zuluan
[redakti]Por atingi skribkapablon, oni ekzercu aliamaniere ol faras tiuj, kiuj emas uzi la zuluan parole. Dum skribado oni havas pli da tempo, do oni povas uzi la antaǔajn tabelojn por trovi la formojn. Tiam plej grave estas, ke oni konas la sistemon, por ke oni rapide trovos la formojn. Memori ilin ne gravas. Oni povas malavari tiom, ke oni lernas ankaǔ iom pri kelkaj formoj, kiujn oni taksas kiel neofte bezonataj.
Legi la zuluan
[redakti]Se oni volas uzi zuluan por legi, tiam unue oni devas rekoni la morfemojn - kaj vortojn kaj afiksojn. Ne estas tiel, kiel ĉe malpli formoriĉaj lingvoj, por ekzemple la angla kaj la hispana, ke oni trovas la vortojn en la vortaro, kaj metas ilin unu post la alian. La vortoj estas ŝanĝitaj per afiksoj, ke ili estas nur malfacile rekoneblaj. Esperanto havas la sama trajto, sed havas malpli multajn afiksojn, kaj ili estas strikte neŝanĝeblaj. Ankaŭ dum ĉe Esperanto nur malmultaj afiksoj povas aperi vortkomence (prefiksoj), ĉe la zulua la eblaj prefiksoj estas multaj, kaj normale tie troviĝas almenaŭ unu. Tial uzo de normala vortaro, kie la vortoj estas ordogitaj abocoe laŭ la vortkomenco, estas iom pli malfacila. Tamen ne estas neeble kompreni zuluan tekston helpe de vortaro, eĉ kiam onia kono pri la lingvo estas ege limigita. Unue oni devas disigi la prefiksoj. Tiam taŭgas normalaj vortaroj, sed ĉi subaj tabeloj povas helpi vin plu. Por ĉiu vorto vi kontrolas, ĉu ĝi ĉehavas iun el la prefiksoj aŭ la sufiksoj - se jes, vi trovas rapide la lokon en ĉi tiu Vikilibro, kie la rolo de tiu prefikso estas klarigita. Nur la plej oftaj silaboj estas listitaj ĉi tie. Por trovi la vortradiko vi serĉu en la bazvortaj listoj komence de ĉi tiu kurso, aŭ alia vortaro aŭ Guglo tradukilo, aŭ vi klaku (basordslistorna i början) aŭ Ordlista/Zulu-svenska aŭ Ordlista/Svenska-Zulu.
La afiksoj ne estas iuj ornamojn, kiujn oni povas forigi por atingi la veran signifon de la frazo. Ili enhavas multan valoran informojn. Kelkfoje, kiam vi rekonas ilin, vi atingas tiom proksimen al la signifo de la tuta frazo, ke vi eble taksos, ke tio sufiĉas, vi ne bezonas serĉi la radikon en la vortaro. Tial la kompreno de la garmatiko estas tiel grava ĉe la zulua. Same kiel ĉe Esperanto.
Listo pri prefiksoj kaj infiksoj
[redakti]La listo montras la resultan vortklason proksimume, kiam la afikso estas ligita al radiko. Kelkfoje la resulto fariĝas eĉ tutan frazon.
Vortklaso | Esprimas gramatike... | |
---|---|---|
a- | Adj | ne estas |
a- | V | III persono pluralo prezenco |
a- | V | III person pasinta tempo |
-a- | genitiv | |
a-..-i | V | nea prezenco |
aba- | S | klaso 1 pluralo |
ama- | S | klaso 3 pluralo |
ba- | V | III persono pluralo |
be- | V | pasinta tempo |
bu- | V | III persono singularo |
e- | Adv | en, de, al, ligas al substantivo |
i- | V | III persono sing kaj plur pri aĵoj |
i- | S | klaso 3 singularo |
im-, in- | S | klaos 5 singularo |
imi- | S | klaso 2 pluralo |
is-, isi- | S | klaso 4 singularo |
iz-, izi- | S | klaso 4 pluralo |
izim-, izin- | S | klaso 5 aŭ 6 pluralo |
ka- | Adv | šanĝas adjektivon al adverbo |
ka- | V | jesa pasinta temp |
ku- | V | prezeco III persono singularo |
ku- | Adv | en, de, al |
kwa- | Adv | en, de, al |
la- | V | jesa pasinta tempo |
li- | V | III persono singularo |
lu- | V | III persono singularo |
na- | V | jesa pasinta tempo |
na- | Adv | kaj, kun, ligas al substantivo |
-na- | V | havas |
nga- (nge-, ngo-) | Adv | per, ligas al substantivo |
ngi- | V | prezenco I persono singularo |
ngu-, nga-, ngo- | de, estas, ligas al substantivo. Agento, predikativo | |
ni- | V | prezenco II persono pluralo |
njenga- | Adv | kiel, ligas al substantivo |
o- | Adv | kune kun -eni, -ini, signifas en, de, al |
sa- | V | jesa pasinta tempo |
si- | V | prezenco I persono pluralo, III persono singularo |
u- | V | prezenco II singularo, III persono singularo |
u- | S | klaso 6 singularo |
ub-, ubu- | S | klaso 7 singularo |
um-, umu- | S | klaso 1 aǔ 2 singularo |
uku-, ukw- | V | baza formo |
ya- | V | jesa pasinta tempo |
-ya- | V | anstataǔas objekton |
ye- | V | jesa pasinta tempo |
yi- | V | jesa ordono, unusilaba radiko |
-yo- | V | jesa estonta tempo |
za- | V | jesa pasinta tempo |
zi- | V | prezenco III persono pluralo |
zo- | V | jesa estonta tempo |
-zu- | V | nea estonta tempo |
Listo pri sufiksoj
[redakti]Vortklaso | Esprimas gramatike... | |
---|---|---|
-anga | V | nea senhalta pasinta tempo |
-dwa | nur | |
-e | V | halta proksima pasinta tempo (Komparu -ile) |
-e | V | konjunktivo, kune kun ukuba, ukuze, anduba |
-ela | V | pro |
-i | V | nea prezenco kune kun a |
-i | V | nea pasinta tempo kune kun -nga |
-ile | V | nehalta proksima pasinta tempo (Komparu -e) |
-ini | en, de, al. Uzata kune kun o- | |
-eni | en, de, al. Uzata kune kun o- | |
-ni | V | jesa plurala ordono |
-ni | kio?, metita post verbo | |
-onke | Adj | tuta, ĉiuj |
-phi | kie? kaj tiel plu, metita post verbo | |
-wa | V | pasivo |
Listo pri vortoj speciale klarigitaj en la gramatikaj sekcioj
[redakti]anduba antaŭ, ĝis
musa montras nean ordonon singulare. "Ne ... -u"
musani plurale. montras nean ordonon singulare. "Ne ... -u"
na ĉu, frazfine. Montras demandon.
ukuba ke
ukuze por
Tillbaka till avsnittet Läsa zulu
Pristudu parencajn lingvojn
[redakti]Kiam la baza vortstoko estis prezentita komence de ĉci tiu Vikilibro, tie aperis iuj vortoj similaj al svahilaj vortoj. La celo estis, ke kono pri la svahila de iuj legantoj helpus ilin studi. La kurso ankaǔ povas helpi kontraǔdirekten. Kiam oni lernis iom de la zulua, tio povas esti eniro al aliaj bantuaj lingvoj. Ankaŭ vortradikoj, kelkaj afiksoj kaj la bazaj gramatikaj principoj similas sufiĉe. La substantivaj klasoj estas parte la samaj. Kaj subjekto kaj ofte objekto devas respeguliĝi al la formo de la predikata verbo. Sed ankaǔ troviğas tio, kio estas aliamaniere - tiel nomataj falsaj amikoj en lingvostudado.
Zulu Kategori:SAB: Fxpcb Zulu Z kategori:Uttömmande böcker Kategori:Alfabetiskt index/Z
Ne plenigita. Mankas iuj ĉapitroj. Kaj superaj bezonas prilaboron.
[redakti]Nova libro pri la afrikansa lingvo
[redakti]Ĉapitro 1. Enkonduko
[redakti]Lerni la afrikansan lingvon ne devas esti tre malfacile, se oni lernis Esperanton antaŭe. Ĉi tiu libro volas helpi vin rapidigi vian lernadon.
Kompreneble la afrikansa ne estas tiom facile lernebla kiel Esperanto, sed tamen pli facila ol multaj aliaj naturaj lingvoj. La afrikansa estas juna lingvo, evoluita el la pidĝino kreita de malajaj servistoj, penante, antaŭ kelkcent jaroj, komuniki kun iliaj nederlandaj estroj. Post tiam ankoraŭ ne sufiĉe tempo pasis por konfusigi la simplan strukturon, donitan al la lingvo ĉekomence. Male, lingvokomitatoj, ofte resursriĉaj, planadis la lingvoevoluon, konsiderante trajtoj en aliaj ĝermanaj ingvoj kaj la logikon. La gramatiko tial estas treege simpla. Por esperantisto, celante al baza lingvonivelo, la gramatikstudado ne devus daŭri eĉ kelkaj horoj. Tial oni povas studi la gramatikon unue. Post tio oni devas lerni vortojn. En la oficiala afrikansa tre multaj vortoj similas al vortoj de aliaj ĝermanaj lingvoj – la angla, la germana k.t.p. Por nederlandanoj la afrikansa ne eĉ estas lernenda; ili povas ĝin kompreni aŭ legi direkte, sen studado. Studantoj kiuj jam komprenas la svedan, la norvegan aŭ la danan, prefereble studu la svedan version de ĉi tiu libro. Tiu versio speciale atentas la fakton, ke multaj strukturaj vortoj estas similaj en la skandinavaj lingvoj kaj la afrikansa. Jen https://sv.wikibooks.org/wiki/Spr%C3%A5kkurser/Afrikaans la svedan libron.
Ĉi tiu libro ne estas normala lingvokurso. Por esperantistoj, kaj precipe tiuj kiuj jam konas iom da ĝermanaj lingvoj, ne estus efike studi longan vicon da lecionojn, ĉiu prezentanta nur iujn gramatikajn regulojn kaj dekon da novaj vortoj, kiujn oni devus lerni parkere antaŭ oni irus antaŭen. Ĉi tiu libro anstataŭe ĉiufoje prezentas multe pli grandajn strukturojn de sciado. Ĝi parte lasas al la legantoj poste zorgi pri ekzercado, kiam ili jam scias kiel funkcias la lingvo kaj kiel oni povas identigi vortojn, kiujn oni neniam renkontis, nur per kono de aliaj lingvoj.
La celo estas, ke oni per ĉi tiu kurso lernu legi afrikansajn tekstojn. Buŝan komunikadon ne estas traktita. La buŝa kaj la aŭda atendu ĝis estiĝas tia profunda kono pri la lingvostrukturo, kiun la listoj celas doni rapide.
Ĉi tie estas prezentita unue la gramatiko, sekvinte listoj de gravaj vortoj. La unua vortlisto enhavas vortojn kiuj similas al esperantaj vortoj, alia listo anglasimilajn, tria precipe germansimilajn. Tiuj listoj helpos vin kompreni kiel la afrikansaj vortoj estas ”deformitaj” kompare kun version, kiujn vi konas baze de aliaj lingvoj. Inter tiuj longaj listoj troviĝas ekzercoj kaj tabeloj prezentantaj iujn pronomojn kaj aliajn gravajn vortojn, ne jam aperintajn en antaŭaj listoj. Post iuj kromaj ekzercoj kaj vortlistoj, vi penu legi aŭtentikajn afrikansajn tekstojn. Plej laste troviĝas informo pri ”tsotsitaal”, certa neformala varianto de la afrikansa lingvo. Tsotsitaal enhavas malpli da ĝermanaj vortoj, sed tamen pli da anglaj vortoj.
Ĉapitro 2. Elparolo kaj gramatiko
[redakti]Ĉi tiuj elparolreguloj ne sufiĉas por perfekta elparolo. Ili estas prezentitaj, precipe ĉar ili necesas por facila lernado. Multajn vortojn oni povas aŭde rekoni, pro simileco kun esperantaj, anglaj aŭ germanaj vortoj, eĉ se ili estas skribe konfuzigaj:
y oni elparolas kiel “ej”.
w oni elparolas kiel esperanta ”v”.
v oni elparolas kiel esperanta ”f”.
g oni elparolas kiel esperanta ”ĥ”. (Komparu afrikansa “nag” kaj germana “Nacht”, kiuj ambaŭ signifas ”nokto”.)
oe oni elparolas kiel esperanta ”u” sed pli longa.
i oni elparolas kiel iu inter esperanta ”i” kaj ”e”.
Krome, la elparolo estas kiel oni povas konjekti, sed
u oni elparolas kiel en la angla vorto “but”.
uu estas longa sono, elparolata iom kiel la litero ”y” en la finna, la sveda, la germana kaj aliaj lingvoj, kaj la ”ü” en la germana. Ĝi ankaŭ similas al la esperantaj “ie” kaj ”je”.
Detaloj pri ĉapelitaj literoj k.t.p. vi ne devas lerni tuj. Ili ne ŝanĝas multe. Poste vi povus kontroli vian elparolon per la retpaĝo ??.Tio pliĝojiĝos vian lernadon.
Vortradikoj ofte estas tre mallongaj
[redakti]Afrikansaj vortoj ofte estas tre mallongaj. Ili ofte ŝajnas kiel ŝtumpigitaj vortoj de aliaj lingvoj: wa = vagono, veturilo, vis = fiŝo. Se oni renkontas longan vorton, oni rajtas konjekti, ke ĝi estas fakte kunmetita. Tiam indas peni kompreni ĉiun silabon solece, por atingi la signifon de la tuta vorto.
Ekzemple, "Walvis bay" estas la angla namo de haveno kaj havenurbo en Namibio, aŭ skribite pure afrikanse: ”Walvis baai”. Se oni memoras ke afrikansa v sonas kiel ”f”, kaj disigas tiun "Walvis", oni havas wal + vis, kiu post aldono de iuj literoj, donas preskaŭ la esperanta ”baleno” + ”fiŝo”. "Balenviŝgolfo" estu la laŭvorta traduko. (Balengolfo estas pli moderna kaj pli laŭbiologia traduko.)
Mallongaj vortoj ja havas nur malmultajn literojn, do malmultaj kombinoj ekzistas. Por esprimi ĉiuj afrikansaj konceptoj preskaŭ ĉiu de tiaj sufiĉe malmultaj eblaj silaboj estas eluzitaj, kaj tre multaj el ili eĉ devas havi plurajn signifojn. Leganto tial devas rapide decidi, kiu el ili estas la celata. (Kiam oni legas afrikansan tekston, oni kelkfoje emas deziri, ke ekzistus iaj Esperantaj finaĵoj -o, -as, -is, -n, j, kiuj montrus, ĉu temas pri substantivo, verbo, akusativon, pluralon aŭ io alia.) Foje ankaŭ plursilabaj vortoj ŝajnas esti kunmetitaj.
- Ekzemplo: La Esperanta vorto ”leopardo” estas luiperd, kio estas prudenta alkonformigo al la sonsistemo de la afrikansa lingvo. Sed ”lui” ankaŭ signifas maldiligenta, kaj ”perd” signifas ĉevalo. Do, tiaj pruntvortoj havas kromsignifojn, kiuj povas helpi la lernadon, sed ankoraŭ malhelpi. (Esperanto ja havas la sama trajto.)
Afrikanse oni ofte ne pruntas oftajn internaciajn, grek- aŭ latin(id)devenajn vortojn. Oni do rifuzas "regule 15-solvon" kaj anstataŭe formas siajn proprajn vortojn. Ekzemple: La frazo per fliegtuig estas formita el per = per, flieg = flugi, tuig = ilo. Do "Per flug-ilo" - pli Esperanteca ol la Esperanta esprimo "Per aeroplano".
Foje kono pri anglaj kaj germanaj vortoj facilgas la studon multe. Ekzemple: Was my pen in my hand? Tiu frazo estas skribita precize same angle kaj afrikanse, kaj havas la saman signifon: ”Ĉu mia plumo estis en mia mano?” La elparolo estas, kiel jam dirite, tute alia.
Foje scio pri aliaj lingvaj konfuzas: La demadovorto hoe signifas ”kiel” (ne ”kiu”, kion anglaparolanta povis kredi). ”Kiu” anstataŭe estas wie, kiu konfuzas germanaparolantojn. Of ne signifas la sama kiel la angla vorto, sed ofte ”aŭ”. En subfrazoj ĝi signifas ”ĉu” (kiel la angla ”if”, la germana ”ob”). ”Kaj” estas en. Tiu vorto similas al la angla vorto, sed ĝi konfuzigas preskaŭ ĉiujn aliajn esperantistojn. Lernu tiujn kvar gravajn vortojn plejeble frue.
- Ekz: Hoe funksioneer die apparaat? - Kiel funkcias la aparato? Wie drink koffie of tee? - Kiu trinkas kafon aŭ teon? Die koek is bruin en warm – La kuko estas bruna kaj varma.
Helpverboj
[redakti]Helpverboj havas kvar gravajn formojn, korespondajn al la Esperantaj -i, -as, -is, -ita, proksimume. La tabelo montras ilin kaj iliajn tradukojn.
Infinitivo | Prezenco | Simpla paseo | Pasea participo | Traduko | Uzo | Ekzemplo |
---|---|---|---|---|---|---|
te hê | het | had | gehad | havi; havas; havis; havita. | Esprimas ankaŭ paseon, kune kun pasea participo | Sy het gedans – Ŝi dancis |
te wees | is | was | gewees | esti; estas; estis; estita | Esprimas ankaŭ pasivon, kune kun pasea participo | Die leeu is gehelp – Leono estas helpita |
te word | word | word | geword | fariĝi; fariĝas; fariĝis; fariĝita | Esprimas ankaŭ pasivon, kune kun pasea participo | Die hond word gelok – La hundo estas (estis) logita |
sal | sou | devas; devis | Esprimas ankaŭ venonton, kune kun infinitivo | Die vaas sal val– La vaso falos | ||
wil | wou | (gewil) | volas; volis | Die fis wou sink – La fiŝo volis sinki | ||
moet | moes | devas; devis | Ek moet bak – Mi devas baki | |||
te kan | kan | kon | povi; povas, povis | |||
mag | mog | rajtas; rajtis | Wie mag drink nou? - Kiu rajtas trinki nun? |
Infinitivoj ofte havas markilon “te” antaŭe. (Tio estas kiel la angla ”to”, la germana ”zu”. Ofte oni diras om...te anstataŭe, kio similas al la germana “um...zu”, sed havas pli vastan uzon ol en la germana. La vorto te ankaŭ povas signifi ”tro”.
Aliaj verboj
[redakti]Nur la helpverboj havas la menciitan simplan paseon. Aliaj verboj nur havas ĉi tiujn tri formojn:
1. La baza formo, sen sufikso, sen prefikso. La baza formo estas uzita kiel imperativo, infinitivo kaj kiel prezenco por ĉiuj personoj singulare kaj plurale. Ĝi do funkcias kiel esperantaj formoj kun -u, -i, -as.
2. Prezenca participo (esperante kun la sufikso -anta) havas afrikanse la sufikson -ende.
3. Pasea participo (esperante kun finaĵoj kiel -at, -it) estas formita per prefikson ge- (Tio estas preskaŭ kiel germane: prefikso ”ge-” + sufikso kiel ”-et” aŭ ”-en”).
Kiel Esperante, afrikanse oni povas esprimi tri tempojn: paseon, prezencon kaj venonton:
Ĉar simpla paseo (-is) mankas ĉe plej multaj verboj, oni anstataŭe esprimas paseon per la helpverbo hê, het kaj poste la pasea participo. Tio estas kiel en multaj eŭropaj lingvoj. (Tia helpverba konstruo mankas en Esperanto, pri kio iuj Esperanto-komencantoj kutimas plendi. Pri la Afrikansa ili eble de nun plendos, ke la simpla -is mankas...)
Prezenco estas, kiel dirite, simple la baza formo.
Venonton (-os) oni esprimas per baza formo post helpverbo. Tiu helpverbo estas aŭ sal ("devas") aŭ gaan ("iras"). Oni ankaŭ povas uzi prezencon (nur bazan formon), por esprimi futuron.
Ekzemplo: | helpi | ni helpas | ni helpis | helpanta |
(om) te help | ons help | ons het gehelp | helpende |
Ekzemplo: | fali | ni falas | ni falis | falanta |
(om) te val | ons val | ons het geval | valende |
Pli pri la prefikso ”ge-”:
Esceptoj: Por formi pasea participo de verbo kiu jam havas prefikson, oni ne' metu prefikson -ge autaŭe. Oni devas kontrolu, ĉu tiu prefikso estas akcentita aŭ ne. Se 'akcentite, ge- estu metita inter tiu prefikso kaj la radiko. Ekz: Ek het een sak opgehang. Mi suprenpendigis sakon. En 'neakcentita kazo, ”ge-” ne estas uzita. Oni do simple uzas la bazan formon kiel pasea participo.
- Ekzemplo: Ek besoek, ek het besoek Mi vizitas, mi vizitis.
Substantivoj
[redakti]La plurala finaĵo (-j en Esperanto) foje estas -s, foje -e. (Por vortoj devenaj de la angla aŭ anglakarakteraj vortoj -s estas uzita. Se oni komforte povas almeti -e, tiu ofte estas la ĝusta elekto.) Antaŭ la plurala finaĵo -e iuj etaj skribadaj ŝanĝoj foje okazas: Longa vokalo mallongiĝas (ekz. apparaat – apparate). Ofte la lasta konsonanto duobliĝas (ekz kop – koppe t. e. kapo - kapoj). (Similaj skribŝanĝoj ankaŭ trafas aliajn vortklasojn kiam finaĵo venas.) Krom la plurala, substantivoj havas neniuj aliaj finaĵoj.
La difina artikolo (”la” en Esperanto) estas ĉiam die – kaj singulare kaj plurale. La nedefina artikolo (neekzista en Esperanto) ĉiam estas ’n, do apostrofo kaj minuskla litero ”n”. Eĉ vortkomence la ”n” estas minuskla, sed la sekvanta vorto havas majusklan komencliteron. La elparolo de la nedefina artikolo estas simila al la anglaj nedifinaj artikoloj ”a” kaj ”an”, do iom malsimile antaŭ vokaloj kaj konsonantoj.
Genitivon oni povas esprimi kiel Esperanto: Do, post la posedata afero venas la prepozicio van, kaj poste la posedanto. (Esperante oni uzas pa prepozicion ”de”.) Oni ankaŭ povas uzi angla-stilan genitivon. Tiam oni metas la posedanton unue, poste la vorton se kaj laste la posedata afero. (La angla uzas apostrofon kaj la literon ”s”, ligitaj al la posedanto. La germana ligas s sen apostrofo. La afrikansa do uzas ”se” kiel aparta vorto.)
- Ekz. die kantoor van die president = die president se kantoor = la kontoro (oficejo) de la prezidento.
Adjektivoj kaj adverboj
[redakti]Gradojn de komparado oni montras per la sufiksoj -er, -(e)ste ĉe la adjektivo. La komparaj vortoj ”kiel” kaj ”ol” ambaŭ estas as. Ekz. rooi, rooier, rooiste = ruĝa, pli ruĝa, plej ruĝa.
Neregulaj komparformoj havas ekzemple: graag, liewer, liefste = volonte, pli volonte, plej volonte kaj baie, meer, mees(te) = multaj, pli multaj, plej multaj.
Krom komparaj formoj, multaj adjektivoj ne postulas aliajn sufiksojnj:
- Ekzemplo: ’n Bruin hond drink. Die bruin hond drink. Die bruin honde drink. Die honde is bruin. Ek het 'n bruin hond = Bruna hundo trinkas. La bruna hundo trinkas. La brunaj hundoj trinkas. La hundoj estas brunaj. Mi havas bunan hundon.
Foje finaĵo -e aperas kiam la adjektivo estas uzata kiel adjekto (estas antaŭ ĝia ĉefvorto afrikanse). Iuj neregulecoj tiam: kou fariĝas koude (malvarma), dum oud fariĝas ou (maljuna).
- Ekzemplo: Die papegaaie is oud. Ou papegaaie. - La papagoj estas maljunaj. Maljunaj papagoj.
Adjektivojn oni povas uzi kiel adverboj sen iuj ajn aldonaj sufiksoj. (Oni do ne devas cerbumi, kiel Esperante, ĉu oni uzu formon kun -e aŭ -a. Afrikanse oni uzas la saman formon.)
Vortordo
[redakti]En simplaj ĉeffrazoj la vortordo estas subjekto – predikato – objekto. Se la unua vorto en la frazo estas adverbo, tiam la verbo venas kiel dua, kaj la subjekto la tria. Do, la ĝenerala regulo estas: La predikatverbo ĉiam estu la dua elemento en eldira ĉeffrazo.
Se ekzistas helpverbo, tiu okupas la lokon de la predikato – la numero 2. La ĉefverbo tiuokaze venas kiel la fina vorto en la frazo. (Tio estas kiel germane. Ankaŭ okaze de pluraj helpverboj ili estas traktitaj iom kiel germane.)
Demandfrazojn oni esprimas per meto de la predikaton kiel la unua vorto (dum en eldiraj frazoj oni metas la predikaton kiel la dua). Oni do ne uzu ian ”ĉu” afrikanse.
En eldiraj subfrazoj, post la subjekto (unue) ankaŭ la objekteto aŭ predikativo estu frue en la frazo, kaj la finita verbformo fine. (La vortordo do ofte estas kiel germane.) Ankaŭ infinitivoj venas frazfine: Bang te wees = fariĝi tima (timiĝi).
Duobla negacivorto. Strangeco de la afrikansa estas tio, ke oni en neaj frazoj postmetas duan negacivorton frazfine, se aliaj vortoj venis post la unua : ”ne” = nie . . . nie.
Ordonojn oni esprimas kiel la angla, kun la baza formo de la verbo unue, kaj neniu subjekto. Nean ordonon oni esprimas anglasimile, uzante frazkomence moenie. La angla uzas ”don’t”. Ekz. Moenie aanraak nie! = Ne tuŝu!
Ĉapitro 3. Rekoni vortojn
[redakti]Lernindaj vortoj
[redakti]Ĉi tiu listo enhavas vortojn, kiuj similas al Esperantaj vortoj havantaj similan signifon. Tial ili estas facile lerneblaj. Ankaŭ oni trovas ĉi tie la plej gravajn vortojn, uzitaj en la antaŭaj gramatikaj ekzemploj.
Vi bonvole trarigardu la liston, forstreku tiajn vortojn, kiujn vi taksas ne gravaj por via bezono, kaj lernu la restajn tie, ke vi povas kompreni ilin, kiam vi renkontas ilin en teksto. Tio donos al vi parton da baza vortstoko necesa por kompreni tekstojn, kaj ankaŭ plibonigos vian lerton rekoni novajn vortojn. En la lasta subsekcio, ”Aliaj vortoj”, preskaŭ ĉiuj ests gravaj.
Substantivoj | |
---|---|
bottel | botelo |
apparaat; apparate | aparato; aparatoj |
dag; dae | tago, tagoj |
groep | grupo |
haar; hare | haro, haroj |
hond | hundo |
jaar, jare | jaro, jaroj |
kantoor; kantore | oficejo, kontoro; oficejoj, kontoroj |
kat; katte | kato; katoj |
koffie | kafo |
kop; koppe | kapo; kapoj |
koek | kuko |
koevert | koverto |
land | lando |
leeu | leono |
moord | murdo |
papegaaie | papago |
pos, poskantoor | poŝto, poŝtoficejo |
president | presidento |
radio | radiofono |
rol | rolo |
sak; sakke | sako; sakoj |
vaas; vase | vaso; vasoj |
vis; visse | fiŝo; fiŝoj |
vrugt | frukto |
woord | vorto |
Adjektivoj | |
blond | blonda |
blou | blua |
bruin | bruna |
direk | direkta |
graag | volonte |
grys | griza |
helder | hela |
jong, jonk | juna |
kaal, kale | kalva, nuda |
koud, koue | malvarma |
laas(te) | lasta |
lang, lank | longa |
nuut (plur: nuwe), nuwer, nuwste | nova (novaj), pli nova, plej nova |
oud, ou(e) | maljuna |
rooi | ruĝa |
ryk | riĉa |
vals | falsa |
vreemd | fremda |
vroeg | frua |
warm | varma |
Verboj | |
bak | baki, bakas |
besoek' | viziti |
dans | danci, dancas |
duur | daŭri |
drink | trinki, trinkas |
funksioneer | funkcii, funkcias |
hang | pendi, pendas |
hê; het | havi; havas |
help | helpi, helpas |
is | estas |
kan | povi, povas, |
kos | kosti, kostas |
leer | lerni |
lok | logi, logas |
mag | rajtas |
moet' | devas |
piepie, pis | pisi |
praat | diri |
sal | devas, devis |
sit | sidi |
slaap | dormi |
sink | sinki, sinkas |
skryf | skribi |
spaar | ŝpari, ŝparas |
staan | stari, staras |
steel | ŝteli |
studeer | studi |
val | fali, falas |
vergeet | forgesi |
wees | esti |
werk | labori, verki |
wil | voli, volas |
word | iĝi, iĝas, iĝis |
Aliaj vortoj | |
dankie | dankon |
ek | mi |
en | kaj |
hoe | kiel |
in | en |
ja | jes |
die | la |
môre | morgaŭ |
my | mia |
'n | (nedefina artikolo) |
nee | ne (respondvorto) |
nie | ne (neas frazon) |
niemand | nenio |
nou | nun |
of | aŭ; ĉu |
ses | ses |
sy | ŝi |
te | tro, markilo de infinitivo |
van | de |
vo(o)rt | for |
wie | kiu |
Ekzercoj
[redakti]Kaŝu la dekstran kolumnon kaj traduku la afrikansajn frazojn. Kontrolu viajn solvojn. Ankaŭ traduku aliadirekten.
1. Ek het gewerk | Mi laboris. |
2. Ek werk | Mi laboras. |
3. Ek gaan werk | Mi laboros. |
Pasinta tempo | |
---|---|
4. Ek het laasjaar Namibië besoek. | Mi vizitis la lastan jaron Namibion. |
5. Ek het gedans. | Mi dancis. |
6. Ek het gister koek gebak. | Mi bakis kukon hieraŭ. |
Nuntempo | |
7. Ek besoek Namibië. | Mi vizitas Namibion. |
8. Ek dans. | Mi dancas. |
9. Ek kan Afrikaans praat. | Mi povas paroli la afrikansan. |
Venonta tempo | |
10. Ek gaan Namibië besoek. | Mi vizitos Namibion. |
11. Ek gaan dans. | Mi dancos. |
Ekzerco: Traduku kaj kontrolu:
Teksto tradukota | Kontrolu solvon |
---|---|
Mi havas bluan papagon. | Ek het 'n blou papegaai. |
La kapo de la papago estas griza. | Die kop van die papegaai is grys. |
Mi estas pli juna ol mia papago. | Ek is jonger as my papegaai. |
Mia kapo estas ruĝa. | My kop is rooi. |
Miaj haroj estis brunaj kaj longaj. | My hare was bruin en lank. |
Miaj haroj nun estas falitaj (jam falis). | My hare het nou geval. |
Mia kapo estas ruĝa kaj kalva. | My kop is nou rooi en kaal. |
La kapo de la papago ne estas kalva. | Die papegaai se kop is nie kaal nie. |
La kapo de la papago est ruĝa kiel mia. | Die papegaai se kop is nie rooi as my kop. |
Iuj bezonotaj vortoj
[redakti]Ĉi tiuj vortoj estos uzataj en sekvontaj ekzercoj. La tuj lernendaj estas markitaj per graza tiparo.
Substantivoj | |
---|---|
bottel | butelo |
kind | infano. La pluralo (infanoj) estas neregula: kinders. |
suid | sudo, suda |
nommer | numero |
mens | homo |
Verboj | |
besit | posedi |
weet | scii |
kom | veni |
Aliaj vortoj | |
twee | du |
ander | alia |
wat | kio (kaj demanda, kaj relata pronomo) |
aan | sur |
nooit | nenio |
Ĉapitro 4. Strukturaj vortoj
[redakti]Por lingvolernado gravas multe, ke oni konas multjn konjunkcionj, pronomojn, prepozicionj, sufiksojn kaj prefiksojn. Tial estas prezentitaj ĉi tie longaj, sufiĉe kompletaj, listoj de tiaj. Sed ne necesas lerni ĉiujn vortojn tuj. Se vi lernis nur kelkajn antaŭ via tekstlegado, vi povas komence uzi ĉi tiujn listojn por trovi mankantajn vortoj. Poste vi povos lerni pliajn vortojn, ĝis vi ne plu bezonas iujn listojn.
Pronomoj
[redakti]Ĉi tiu sekcio prezentas iujn pronomojn kaj pronomo-similajn vortojn, kiuj estas tabelvortoj en Esperanto.
Personaj pronomoj | Posedaj pronomoj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
- kiel subjekto | - kiel objekto | Adjektivaj | Substantivaj | |||||
Afrikansa | Esperanto | Afrikansa | Esperanto | Afrikansa | Esperanto | Afrikansa | Esperanto | |
ek | mi | my | min | my | mia | myne | mia | |
jy (U) | vi | jou (U) | vin | jou (U) | via | joune (U s'n) | via | Formalaj formoj en krampoj. |
hy | li | hom | lin | sy | lia | syne | lia | |
sy | ŝi | haar | ŝin | haar | ŝia | hare | ŝia | |
dit | ĝi | dit | ĝin | (sy) | ĝia | (syne) | ĝia | |
ons | ni | ons | nin | ons | nia | ons s'n | nia | |
julle | vi | julle | vin | julle | via | julle s'n | via | |
hulle | ili | hulle | ilin | hulle | ilia | hulle s'n | ilia |
Ekzemploj el ĉiuj kolumnoj: Ek sien hom en sy twee kinders, en ’n ander kind wat nie syne is nie – Mi vidas lin kaj liajn du infanojn kaj alian infanon, kiu ne estas lia.
La Esperantan pronomon ”oni” oni esprimas per mense (homoj), ’n mens (homo) aŭ jy (vi) . Ekz. 'n Mens kan nooit weet nie – Oni povas neniam scii.
Frazoj, kiuj Esperante havas la predikaton ”estas” kaj ne havas subjekton, devas afrikanse havi la subjekton dit, sed tiu vorto normale estas mallongigita kaj kunskribita kun is, farante la vorteton dis, anstataŭ "dit is".
Ekzerco: Jen parto de poemo el la poemaro Deur die oog van 'n naald (Tra la okulo (truo) de kudrilo) van Mathews Phosa, ISBN 0 624 03499 2. Provu traduki ĝin, kaŝante la dekstran kolumnon. Poste kontrolu vian tradukon.
ons het die land besit voor dit ons besit het | ni posedis la landon antaŭ ĝi nin posedis |
dit was ons land honderde jare | ĝi estis nia lando centajn jarojn |
voor ons syne was, was dit ons s'n | antaŭ ni estis ĝiaj, estis ĝi nia |
die land aan die suidpunt van Afrika | la lando sur la sudpunkto de Afriko |
Tradukoj de la esperantaj korelativoj (tabelvortoj)
[redakti]Por legado oni ne bezonas ĉiujn ĉi formojn. Ne eĉ Esperante oni vere uzas la tutan aron. Ĝi estas prezentita, ĉar esperantistoj ja jam konas tian sistemon. Oni povas rapide trovi tiujn formojn, kiuj laŭ onia sperto estas bezonataj. Tiuj verŝajne estas la oftaj ankaŭ en la afrikansa.
ki- | -ti | -i | neni- | ĉi- | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Esperanto | Afrikansa | Esperanto | Afrikansa | Esperanto | Afrikansa | Esperanto | Afrikansa | Esperanto | Afrikansa | |
-u, -uj (pri homoj) | kiu | wie | tiu | daardie, mens | iu | iemand | neniu | niemand | ĉiu | iedereen, elkeen, almal |
-u, -uj(pri aĵoj) | kiu | demanda:watter, relata: wat | tiu | daardie | iu | party, sommige, enige | neniu | geen (adjektiva), niemand(substantiva) | ĉiu | ieder, elke |
-o | kio | hierdie | tio | daardie | io | iets | nenio | niks | ĉio | alles |
-el | kiel | hoe | tiel | so, dus | iel | op enn of ander manieer | neniel | – | ĉiel | – |
-al | kial | hoekom, waarom | tial | daarom, dus, daarvoor | ial | – | nenial | – | ĉial | – |
-e | kie | waar | tie | daar | ie | iewers, êrens | nenie' | nêrens | ĉie | oral(s) |
-en | kien | waarheen | tien | daarna toe | ien | iewers, êrens toe | nenien' | nêrens toe | ĉiu | oral |
de -e | de kie | waarvan(daan) | de tie | daarvan | de ie | van ievers | de nenie | – | de ĉie | – |
-am | kiam | wanneer | tiam | dan, toe | iam | somtyds, partymal, partykeer(s), soms | neniam | nooit, nimmer | ĉiam | ooit, altyd |
-om | kiom | hoeveel | tiom | so veel | iom | sommige | neniom | niks | ĉiom | – |
-om longe | kiom longa tempo | hoe lank | tiom longa tempo | so lank | iom longa tempo | – | neniom longa tempo | gou | ĉiom longa tempo | – |
La ki-vortoj povas esprimi kaj demando kaj relateco – kiel Esperante.
Por esprimi ”ĉi tiu”, ”ĉi tio”, uzu hierdie anstataŭ daardie.
Se ”tiu” estas determinativa pronomo, t.e. montras ion poste dirotan, oni uzas dié anstataŭ daardie. Ekz. Ek ken diegene wat dit gedoen het – Mi konas tiujn, kiuj faris ĝin.
Ekzerco:
Jen iuj fragmentoj el la poemaro Deur die oog van 'n naald (Tra la okulo (truo) de kudrilo) van Mathews Phosa, ISBN 0 624 03499 2. Provu traduki ilin.
… | |
My registrasienommer | Mia registra numero |
Dit sê waarvandaan ek kom, | Ĝi diras de kie mi venas, |
waar ek werk, | kie mi laboras, |
Ek vergeet dit nooit. | Mi forgesos ĝin neniam |
Prepozicioj
[redakti]Lernu tuj tiujn prepoziciojn, kiujn vi taksas la plej gravaj. Kelkajn prepoziciojn oni povas ankaŭ uzi kiel postpoziciojn. Ili do staras post iliaj ĉefvortoj.
in | en. - Ekz. In die somer – Somere. |
op | sur |
oor | super. - Ekz Oor 'n paar ure – Post kelkaj horoj. Hy ry oor die brug. - Li veturas trans la ponto. |
aan, by | ĉe, sur. Iemand klop an die deur. - Iu frapas la pordon. |
ter | en, al, ĉe |
tot, toe | al - Ekz. Gaan jy vandag strand toe? - Ĉu vi iros al marbordo hodiaŭ? |
na | al, post. - Ekz. Na werk gaan ek huis toe. - Post laboro mi iras al hejmen. |
na...toe | al |
vanaf | de |
van | de |
af | de |
uit | el. - Ekz. Sy stap uit die huis - Ŝi paŝas el la domo. |
tussen | inter |
kring | ĉirkaŭ |
onder | sub |
deur [de:r] | tra; ankaŭ uzita por montri la aganton en pasiva frazo, signifante ”de” |
voor | antaŭ (loko aŭ tempo) |
agter | malantaŭ, post (loko aŭ tempo) |
vir | por. - Ekz. Skryf dit vir my! - Skribu tion por mi. |
weens, op grond van | pro |
pleks | anstataŭ |
ondanks | malgraŭ |
teen | kontraŭ |
sonder | sen. - Ekz. Met of sonder belasting. - With or without tax. |
met | kun |
sedert | post |
by | ĉe. - Ekz. By die bouplek. - Ĉe la konstruejo. |
Konjunkcioj kaj subjunkcioj
[redakti]La tuj lernendaj estas markitaj per grasa tiparo.
en | kaj |
of | aŭ |
maar | sed |
dat | ke |
omdat, want, waar | ĉar, pro (kaŭzeca) |
om te | por, pro (cela) |
so dat | por ke (sinsekva, foje cela) |
indien, as | se (kondicionala) |
hoewel | kvankam (konsesa) |
of | ĉu (demanda) |
wanneer, toe, terwyl | dum (tempa) |
voor(dat) | antaŭ |
nadat | post |
tot(dat) | ĝis |
Postsilaboj
[redakti]Per ĉi tiu listo oni povas lerni finaĵojn kaj postsilabojn. Multaj el ili estas tiel nomitaj ”internaciaj vortoj”, aliaj similas nur al finaĵoj de iuj ĝermanaj lingvoj. Korespondaj finaĵoj en kvar aliaj lingvoj estas montrita, se eble. La Esperanta finaĵo nur kelkfoje trafas bone, sed tiuj de aliaj europaj lingvoj, pro lingvohistoriaj kaŭsoj, ofte kaj similas kaj havas saman uzon. Se okazus, ke vi rekonas iun el la ekzemplaj vortoj - pro simileco al iu lingvon kiun vi konas – bone. Sed ne gravas lerni ilin. Tial ofte neniu traduko estas donita. Vi povas reveni al tiu ĉi listo poste, kiam vi komencis traduki tekstojn.
Do, nun nur rapide tralegu la liston.
Afrikansa | Germana | Angla | Franca | Esperanto | Ekzemplo |
---|---|---|---|---|---|
-eek (-eke) | -ek | -eque | -eko | apteek, biblioteek | |
-iek | -ik | -ic, -ics | -ic, -ique | -iko | publiek, spesifiek, akoestiek |
-ie | -ie | -y | -ie | -io | ekonomie, tragedie, chemie; studie |
-nsie | -nz | -nce | -nce | -nteco | kompetensie, alliansie, distansie |
-sie | -tion,-sion | -tion, sion | -tion, sion | -cio | nasie, stasie |
-teit | -tät | -ty | -té | -o, -tato | elektrisiteit, universiteit, kapasiteit |
-uur (-ure) | -ur | -ure | -ur | -uro | kultuur, natuur, temperatuur, struktuur |
-ry | -rei | -ry | -rie | -ejo | battery, bakery, galery |
-heid | -heit | -dom... | -ismo | apartheid, vryheid | |
-skap (-skappe) | -schaft | -ship | (-eco, aro) | landskap, wetenskaap, gemeenskap | |
-um | -um | -um | -o | aluminium, minimum, datum, museum | |
-isme | -ismus | -ism | -isme | -ismo | toerisme, imperialisme, neologisme |
-or | -or | -or | -eur | -oro | sektor, professor |
-er | -er | -er | -eur | -isto | sanger (= kantisto), Hollander |
-aar (-are) | -er | -er | -eur | -isto | handelaar (= komercisto), sondaar (= pekanto), moordenaar (= murdisto) |
-ing | -ung, ing | -cio, -o | ontwikkeling, rekening (=kalkulo), uitsending, inligting (= informo) | ||
-nis | -nis | -o | verbintenis (= ligo), gevangenis (= malliberejo) | ||
-aat (-ate) | -at | -at, -ate, -atus | -eil, -at | -ato | apparaat, klimaat, diplomaat, resultaat |
-is (-iste) | -ist | -ist | -ist | -isto | imperialis, terroris, toeris |
-tjie | -chen, -lein | -et, -ette | -eto | bietjie (= peceto) | |
-dom | -tum | -dom | -aĵo, -eco | eiendom, frydom | |
-eel (-ële) | -al | -el | -elle | -elo | formeel, ofisieel, seksueel, finansieel |
-aal (-ale) | -al | -al | -alo | -alo, -ala | ideaal, neutraal |
-se | -ich, -isch | -a, -eca | binnelandse (= enlanda) | ||
-ies | -isch | -ic, ical | -ique | -a | identies, tragies, logies, elektries |
-ig | -ig | -y | -a | nodig (= necesa), tydig, skuldig | |
-lik | -lich | -ly | -a | duidelik (= klara), noodsaaklig (= necesa), heimlik | |
-baar | -bar | -ble | -ble | -ebla, ema | dankbaar, vatbaarheidsstudie (= fareblec-pristudo) |
-saam | -sam | -some | -ema, -eca | spaarsaam, eensaam |
Antaŭsilaboj
[redakti]Pri antaŭsilaboj kelkfoje gravas tio, ĉu ĝi estas akcentita aŭ ne. Tial enkrampite estas montrite tiun informon por ĉiu antaŭsilabo. Temas pri verboj. Se verbo havas akcentita antaŭsilabo, tiam tiu silabo en plejmulto de la formoj estas disigita de la vortradiko. En perfekto, ili estas disigitaj per la prefikso ”ge-”, kiu enenvenas inter la du. En aliaj formoj la antaŭsilabo kaj la radiko estas apartaj vortoj.
- Ekzemplo: afskakel avstänga, stänga av. Ek het die radio afgeskakel Jag har stängt av radion. Ek skakel die radio af. Jag stänger av radion.)
opstaan - staan op - opgestaan - uppstå - stå upp - uppstått.
Verboj kun neakcentita antaŭsilabo nenie prenas ge-, kaj ne disiĝas. La plej gravaj neakcentitaj antaŭsilaboj estas be- kaj ver-.
Tralegu ĉi tiun liston rapide, same kiel la antaŭan.
Krom ĉi tiuj silaboj, ankaŭ prepozicioj povas roli kiel antaŭsilaboj.
Afrikansa | Esperanto | Ekzemplo | Betoning och Ekzemplo de perfekto kaj akcento |
---|---|---|---|
af- | de- | afneem (= malkreski), afgrond, afval | Ek het die radio afgeskakel Mi elŝaltis la radion. (akcentita) |
aan- | al- | aankoms (= alveno), aanstoot, aanmeld (= anonci) | (akcentita) |
be- | (pri-, faras verbon transitiva) | beheers (= majstri), behou, behoef (= bezono) | Jy het besoek. Jy het beïndruk Vi imponis. (neakcentita) |
by- | kun- | bystand, bysmaak, bydra, byval | Ek het bygedra Vi kontribuis. (akcentita) |
daar- | tie- | daarin, -op ... k.t.p. Kun ĉiuj prepozicioj. | (akcentita) |
her- (akcentita) | de- | herkoms (= deveno), herberg (= gastejo) | (akcentita) |
her- (neakcentita) | re- | herhaal (= ripeti), heropen | Ek het herken. Mi rekonis. (neakcentita) |
hoof- | ĉef-, kop- | hoofstad (= ĉefurbo), hoofpyn, hoofrekene, hoofrol | (akcentita) |
mis- | mis- | misbruik (= misuzas) | Hy het misbruik (neakcentita) |
om- | ĉirkaŭ | omkom, omvat (= enhavi), omry (= cirkaurajdi) | Hy het omgekom (akcentita) |
on- | ne- mal, sen | onbegryplik, onbeperk (= senlima), onlus | (akcentita) |
ont- | dis-, el k.t.p. | ontwikkel, ontvang (= ricevi) | Ons het ontmoet Ni ricevis. (neakcentita) |
ont- | de- | ontklee (= senvestigi), ontwapen (= malarmi), ontwater, ontspan | (akcentita) |
ver- | el- | verbruik, verdeel, verstaan (= kompreni), versoek (= provi), vervals = falsi | Ek het veraander Mi ŝanĝis. Jy het verloor Mi perdis. (neakcentita) |
weer- | re- | weerklank (Weer ankaŭ signifas vetero kaj defendi.) | (akcentita) |
Korespondoj de Esperantaj sufiksoj
[redakti]Ĉiu esperantisto frue lernis kaj ĉiam kutimas konfidi multe al la metodo de krei novajn vortojn per sufiksoj. Tiu kutimo verŝajne ne tuj malŝaltos, kiam vi komencis uzi la afrikansan. Tial indas lerni kiel la afrikansa esprimas ĉiun el tiuj konceptoj, kiuj Esperante estas sufiksoj – precipe se oni celas ne sole al legadsperto, sed ankaŭ volas paroli aŭ skribi. Jen listo:
-ulo | -mens |
-estro | baas oor |
-ino | vroue- |
-aro | groep van |
-ero | deel van |
-ano | lid, lidmaat van |
-ujo | houer vir |
-ejo | plek vir |
-eco | -eienskaap |
-emo | geneig vir, -saam |
-ebla | -baas |
-eto | -tjie |
-ego | groot- |
Ĉapitro 5. Lernu pliajn vortojn
[redakti]Vortoj kun vokalkombinoj
[redakti]Esperanto havas multajn vokalkombinojn. Jen kelkaj tiaj vortoj. Iuj novaj kaj precipe lernindaj el ili estas markita per grasa tiparo: La longajn aa, ee, oo, uu, ekzemple: praat = paroli, lees = legu, skool = lernejo, duur = kara, multekosta, daŭri. Rimarku, ke antaŭ pluralaa -e, tia longa vokalsono ofte estas skribita per unu vokallitero, sed la elparolo estas ankoraŭ longa. Ekz. skool, skole lernejo, lernejoj.
La diftongoj ie, oe, ui, ei, eu, ou, ai, ae, eeu, ooi, oei, aai ; ekzemple iets, io = boek, libro, huis = domo, reis = veturi, deur = pordo, goud = oro, leeu = leono, rooi = ruĝa,
Diftongo + vokalo: goeie (oei+e) = bona, eie (ei+e) = propra, baie (ai+e) = tre, multe, multaj, leier (ei+e) = kondukisto, papagaaie (aai+e) = papagoj
Similas anglajn kaj germanajn vortojn
[redakti]Se vi konas anglajn aŭ germanajn vortojn, ĉi tiu listo povas interesigi vin. Kiel la antaŭa listo, ĉi tiu povas bonigi vian eblecon rekoni ne antaŭe renkontitajn vortojn. Tralegu ĝin plejeble rapide, kaj lernu nur la plej gravajn kaj interesajn vortojn nun. La tuj lernendaj estas markitaj per grasa tiparo.
La vortoj estas ordigitaj laŭ Esperanta traduko. Tio estas por ebligi presentadon de pluraj afrikansaj vortoj kune. Se oni nur volas povi atingi legosperton, tio ne gravas, sed por kompreniĝo sufiĉas lernu nur unu el samsignifaj vortoj, tiel ŝparante tempon.
afero | saak plur. sake |
antaŭen | voor |
aŭskulti | luister |
blanka | wit, (blanka persono, blankulo = blanke, blank) |
bona | goed (adjekte goeie, komparado: beter – beste) |
ĉesi | stop, ophou, voltooi |
dek | tien |
dek du | twaalf |
dek kvar | veertien |
dek kvin | vyftien |
dek uno | elf |
densa | dig |
diri | sê, praat, sprek |
dolori | pyn |
dura | hard, swaar |
ekzerci | dril, oefen |
esperi | verwag, hoop |
fajro | vuur |
fari | maak, doen |
feliĉa | geluckig |
honti, honta | skaam |
koloro | kleur |
komenci | begin |
kredi | glo, meen |
kulturo | kultuur, beskawing |
kuŝi | lê |
kvar | vier |
kvin | vyf |
larĝa | breed, wyd |
lavi | was |
lig | lumo, luma, lumigi |
mordi | byt |
malferma | oop |
malfrua | laat |
malhelpi | verhinder |
mallonga | kort, klein, beperk |
malsana | siek, krank |
malsata | hongerig |
malsati | uithonger |
viro | man |
manĝi | eet, opeet |
mem | self |
mensogi | lieg, jok |
meti | plaas, stel, neersit |
nigra | swart |
ok | ag(t) |
okdek | tagtig |
pardonu | ekskuus, verskoon my |
pendi | hang |
pensi | dink |
plej malfrua | laaste |
plena | vol |
pli malfrua | later |
preni | taak, bring, neem |
proksima | naby |
rigardi | kyk, sien |
sep | sewe |
serĉi | soek |
sinĝena | skaam, verleë |
simila | (soort)gelyk, dieselfde |
teni | hou |
trankvila | stil |
tridek | dertig |
trovi | vind, kry, aantref |
varmega | heet, baie warm |
vasta | wyd, breed, ruim |
vidi | sien, kyk |
vivi | leef |
vivo | lewe |
vojo | weg, plur. weë |
voli | wil, wens |
Restintaj tre gravaj vortoj
[redakti]Ĉi tiuj vortoj povas esti iom malfacilaj. Kono pri Esperanto ne helpos vin multe plu. Endas tamen lerni plej multajn el ili por atingi legkapablon.
Substantivoj
[redakti]okulo | oog, plur. oë |
milito | stryd, oorlog |
tempo | tyd |
flanko | sykant, bladsy (för böcker) |
fojo | keer, maal |
distrikto, provinco | streek |
virino | vrou, vroumens |
knabo | seun, jongetjie, knaap |
knabino | meisie, nooi |
Adjektivoj
[redakti]bela, bona | mooi |
malbona | sleg |
bela, pura | skoon |
malpura | vuil |
stor | groot |
malgranda | klein |
malalta | laag, sag, nedrig |
tuta | heel, hele |
grava | belangrik, betekenisvol |
facila | maklik, lig |
malfacila | moeilik, swaar |
rapida | fluks, vinnig, gou |
preta | gereed, volkome |
sekva | aanstaande, volgende |
malsimila | ongelyk, verskillend, anders |
vera | waar |
rompita, difekta | gebreek |
seka | droeg |
kutima | algemeen |
sekreta | heimlik, geheim |
Verboj
[redakti]okazi | voorkom, plaasvind |
malaperi | verdwyn, wegraak |
simili al | lyk na |
malkreski | verminder, afneem |
elekti | kies |
ordigi | reël |
uzi | gebruik, aanwend |
bezoni | nodig hê, makeer, benodig |
tordi | draai, wend |
doni | gee |
ricevi | kry, ontvang, onthaal, opvang |
iri | gaan, loop |
stari | staan |
rapidi | jaag, haas |
malfermi | open, oppmaak |
ŝati | hou van, lief wees vir |
barakti | twis, veg, baklei |
promesi | beloof |
instrui | onderwys |
legi | lees |
höra | hoor |
decidi | besluit |
voli | verlang |
atendi | vag, vertoef' |
demandi | vra |
kompreni | verstaan, ken |
Lokaj kaj tempaj vortoj
[redakti]sube, suben | neer |
supre, supren | op |
ekstere, eksteren | buite |
ene, enen, interne, internen | binne |
hejme; hejmen | tuiste (tehuis); tuis ("at huis") |
malproksime | ver |
hodiaŭ | vandag |
igår | gister |
baldaŭ, tuj | binnekort, gou |
antaŭ longe | lang gelede |
tuj | dadelik |
Aliaj vortoj
[redakti]vere | werkelik, regtig, inderdaad |
ankaŭ | ook |
alia | ’n ander, plur. andere |
unu la alia | mekaar |
ree, denove | weer |
returne | terug |
kune | saam met |
eble | dalk, straks, miskien |
malmulte | min - minder - minste |
multe | baie, regtig, uiters, veel |
ebla | moontlik |
nur | slegs, net, alleen |
preskaŭ | byna, amper |
kutime | gewoonlik |
Ekzerco: Denove jen iuj fragmentoj el la poemaro Deur die oog van 'n naald (Tra la okulo (truo) de kudrilo) van Mathews Phosa, ISBN 0 624 03499 2. Provu traduki ilin.
dié wat buite is, wil in | tiu, kiu ekster estas, volas enen |
dié wat binne is, wil uit | tiu, kiu ene estas, volas eksteren |
so is die lewe | tia estas la vivo |
hy hou jou aan 'n lyintjie | li tenas vin sur lineto |
al wat troos | la nura ("ĉio"), kio konsolas |
is dat goeie dade | estas, ke bonaj agoj |
nie saam met jou sterf nie | ne mortas kune kun vi |
La lastaj listoj
[redakti]Elektu tiujn vortojn, kiujn vi bezonas. Germaneparolantoj eble rimarkas, ke nur malmultaj ne estas tuj rekoneblaj. Tial ili povas transsalti ĉi tiun sekcion, kaj iri direkte al la legekzercoj. Ankaŭ aliaj studantoj povas rapidi tien. Post iom da legekzerco ĉiuj povas pli bone decidi, kiujn vortojn ili bezonas. Tiam ili povas reveni ĉi tien aŭ al alia sekcio de la kurso. Ĉi tie oni trovas vortojn, kiuj estas ofte uzataj, temas pri ĝeneralaj aferoj kaj ne similas al Esperantaj samsignifaj vortoj. Ili do estas lernindaj. Sed ili ne nepre estas lernendaj. La nepre lernendajn vortojn vi jam legis en antaŭaj sekcioj. Vi ĉiam povas reiri tien, se vi bezonas ripeti ilin.
Substantiv | |
---|---|
printempo | lente |
odoro | reuk, geur |
historio | geskiedenis |
najbaro | buur |
truo | gat |
malŝparo | mors |
raporto | verslag (reporter = verslaggewer) |
puno | straaf (adjekto: strawwe) |
bezono | behoefte |
limo | perk |
eco | eienskap, -pe |
loko | plek |
Adjektivoj | |
sama | dieselfde |
propra | eie |
prava | reg |
certa, eksterduba | seker |
certa, fiksa, difinita | bepaald |
klara | duidelik |
aliamaniera, aliel | andersins, anders |
necesa | onontbeerlik, onmisbaar |
malfacila | swaar, moeilik |
sekura | veilig |
danĝera | gevaarlik |
halv | half |
stranga | eienaardig,ongewoon |
aŭtenta | eg (adjekto egte) |
peza | swaar, gewigtig |
malrapida | langsaam |
alta | hoog (adjekto: hoë, komp. hoër – hoogste) |
maldika | smaal, nou |
maldensa, magra | dunn, maer |
malplena | leeg |
kurba | krom |
fermita | toegesluit |
firma | vas |
malfirma | los |
mola | sag, week, saf |
malseka | taai |
malluma | donker |
flava | geel |
verda | groen |
mirigita | bluf, verbaas |
singarda | versigtig |
stulta | dom |
fiera | trots, hoogmoedig |
kontenta | tevrede |
ĝoja | bly |
saĝa | oorlams, slim, wys |
laca | moeg, tam, mat |
tima | bang |
avara | habsugtig |
morta | dood (adjekto dooie) |
kolera | boos, kwaad |
Verboj
[redakti]Ĉiu linio montras unu temon. Ofte estas pli facile lerni samtemantantajn vortojn kune. Kelkfoje ili aperas kune en tekstoj. (Ĉar ili logike relatas unu al alia, oni ankaŭ povas kelkfoje kompensi sian mankantan vortkonon per uzo de alia vorto el la sama grupo. Tio estas se oni volas peni komprenigi sin iom afrikanse post studado de ĉi tiu libro, kvankam ĝi ĝustadire ne celas al tio, sed al legkompreno nur.)
taŭgi pas, te pas kom | enhavi bevat, insluit | malhavi tekort hê | manki tekort wees | ||
ŝanĝi, ŝanĝigi verander, ruil | dauri voortsit | resti bly | intermiksi wissel, verwissel | sekvi (ver)volg | |
montri wys | tuŝi taak, voel, beweeg | ĵeti gooi | forlasi verlaat, laat staan | ||
dividi deel | turniĝidraai | disvastigi verdeel, uitdeel, uitsprei | kolekti versammel | ||
tiri trek | havigi kry | venigi haal | levi lig | ricevi neem | porti dra |
partopreni deelneem | lasi, permesi laat | rifuzi weier, afwys, verwerp | malpermesi verbied | ||
plendi kla | dubi twyvel | penti betreur | |||
postuli eis | ligi bind, verbind | limigi beperk | fermi sluit, maak toe | nei ontken, weerspreek | |
respondi beantwoord | traduki vertaal | ||||
kalkuli tel | pruvi bewys | konduki lei, aanvoer, voorgaan | |||
senti voel | odori reuk, geur, snuf | ||||
kulpigi blaam | puni (be)straf | ||||
sukcesi opvolg, slaag | provi, peni probeer, keur | peti vra, versoek | |||
morti doodgaan, sterf (pri homoj), vrek | mortigi moor, vermoor, slag, doodmaak, dood | ||||
bati slaan | förnedra verneder, verlaag, verkleinneer | detrui verniel, vernietig, verdelg | |||
inciti pla, kwel, terg | ĝeni versteur | ĉagreni erger, hinder, pla | kvereli (uit)skel, bestraf | ||
aĉeti koop | vendi verkoop | pagi betaal | |||
malami haat | ami bemin, lief vir iemand wees | kisi soen | ridi lag | ||
viziti kuier | renkonti(ĝi) vergader | reveni terugkom | |||
telefoni skakel | krii skreeu, skree, uitroep | spela speel | |||
kulturi kweek, plant | feki bollie | ripozi rus | |||
veturi reis, bereis | rajdi ry | transloĝiĝi verhuis, beweeg | loĝi bly, woon | ||
labori arbeid | konstrui bou, stig, oprig | fabriki bou, saamstel, vervaardig' | |||
tranĉi sny, kap | fosi graaf, grawe, grou | trycka druk |
Aliaj vortklasoj
[redakti]Ĉiu linio montras iele unu temon.
ne eĉ nie ers nie | ununura enig | sufiĉe taamlik | treege uiters | multaj baie, veel - meer - mees(te) |
do so, dus | rekte reguit, onmiddelik | verŝajne seker | kiel soos | plia, kroma verder |
unua eerste | for weg | dekstra, dekstro regs | maldekstra links, linkerhand | |
subite fluks, gou | tiam toe, dan | ankoraŭnog, nogsteeds | antaŭ nelonge kort gelede | |
ne antaŭ eers | longe lank, lang tyd | |||
bonvolu asseblief | volonte graag - liever -liefste | |||
du twee | dua tweede | tri drie | tria derde | |
naŭ nege | dek tri dertien | cirkaŭ ongeveer |
Ĉapitro 6. Legu tekstojn
[redakti]La traduko estas sufiĉe laŭvorta, por tio, ke oni lernu novajn vortojn dum leĝado. Se oni ekrimarkas, ke oni malhavas multajn vortojn, oni reiru al iu antaŭa ĉapitro kaj ripeti tiun. Oni ofte facile komprenas, kiaj vortoj mankas. Por plua studado, post tiu kurso, kiam neniu traduko ĉeestas, tiam oni bezonas, por preciza kompreno, vortaron aŭ Guglon aŭ alian tradukilon, ĉar ankoraŭ ekzistas multaj vortoj, kiujn ĉi tiu kurso ne pritraktis.
Ero de informilo pri sano | |
---|---|
Wat is VIGS? | Kio estas aidoso? |
VIGS is 'n nuwe aansteeklike siekte. | Aidoso estas nova infekta malsano. |
Enigeen - studente, werkers, jong mans, vroue - kan die VIGS virus kry. | Ĉiu - studentoj, laboristoj, junaj viroj, virinoj – povas havi la aidosa viruso. |
Ongelukkig is daar geen genesing [kuraco] of entstof [vakcino] teen VIGS nie. | Bedaŭrinde ne ekzistas kuraco aŭ vakcino kontraŭ aidoso. |
Wanneer 'n persoon besmet is met die VIGS-virus, kan dit 'n paar jaar neem voor die persoon enige tekens van die siekte toon. [montras] | Kiam persono estas infektita de la aidoso viruso, povus daŭrin kelkaj jarojn antaŭ la persono havas iujn simptomojn de la malsano. |
Gedurende hierdie tydperk voordat die persoon enige tekens of simptome toon, mag die persoon onbewus wees dat hy/sy 'n draer is van die VIGS-virus alhoewel hierdie persoon ander mense onwetend kan besmet. | Dum tiu periodo antaŭ la persono havas iun signojn aŭ simptomojn, la persono povas esti nekonscia, ke li/ŝi estas portanto de la aidosa viruso, malgraŭ tiu persono povas senintence infekti aliajn homojn. |
DEUR NET TE KYK NA IEMAND KAN JY NIE SE OF HY/SY 'N DRAER VAN DIE VIGS-VIRUS IS OF NIE | Per simple rigardi iun oni ne povas diri, ĉu li/ŝi estas portanto de la aidosa viruso aŭ ne. |
Navorsing dwarsoor die wêreld het bewys dat VIGS hoofsaaklike op drie maniere versprei word. | Esplorado tra la tuta mondo pruvis, ke aidoso precipe je tri manieroj disvastigas. |
1. Seksuele omgang wanneer een seksmaat besmet is. Dit kan oorgedra word van man tot man, man tot vrou en vrou tot man. | Sekso kiam unu partnero estas infektita. Ĝi povas esti transdonita de viro al viro, viro al virino kaj virino al viro. |
2. Kontak met bloed (en bloedprodukte). | Kontakto kun sango (kaj sangproduktoj). |
- Oortapping van besmette bloed. | Transfuzo de infektita sango. |
Die ministerie van Gesondheid en Sociale Dienste het die nodige stappe geneem om alle geskenkte bloed te toets [testi] sodat bloed vir oortapping veilig is in Namibië. | La Ministerio de Sano kaj Sociaj Servoj ”prenis” la necesajn paŝojn por testi ĉiun donacitan sangon, ke sango por transfuzo estu sekura en Namibio. |
- Besmette bloed op instrumente gebruik in aktiwiteite waar bloed gelaat word soos met besnyding, tatoeëring en maak van oorgaatjies. | Infektita sango je instrumentoj uzitaj en agadoj, kie sango estasellasita, kiel cirkumcido, tatuado kaj farado de oreltruetojn. |
- Naalde wat nie deeglik gesteriliseer is nie kan die virus oordra van 'n besmette persoon na die volgende gebruiker van die naald. | Nadloj, kiuj ne estas korekte steriligitaj povas transdoni la viruson de persono infektita al la sekva uzanto de la nadlo. |
3. Swangerskaap: 'n swanger vrou wie 'n draer is van die VIGS-virus kan dit oordra na haar ongebore of pasgebore baba [pas = ĵus]. | Gravedeco: graveda virino kiu estas portanto de la aidosa viruso povas transdoni ĝin al ŝia nenaskita aŭ novnaskita bebo. |
VIGS-virus word nie deur die onderstaande menslike kontakte van die een persoon na die ander oorgedra nie: | Aidosa viruso ne estas transdonita per la sekvaj homaj kontaktoj de unu persono al alia: |
+ Die gebruik van iemand ander se klere of besittings. | + La uzo de la vestoj aŭ posedaĵoj de aliulo. |
+ Die saamwoon of die deel van 'n kamer met iemand wat VIGS het. | + La kunvivo aŭ divido de ĉambro kun iu kiu havas aidoson. |
+ Te speel met 'n kind wat VIGS het. | + Ludi kun infano kiu havas aidoson. |
+ Versorging van kinders wie die ouers VIGS-virus draers is. | + Prizorgi pri infanoj kies gepatroj estas portantoj de aidosa viruso. |
+ Swem in swembaddens, rivier of watergatte met 'n persoon of persone met VIGS. | + Naĝado en naĝejoj, rivero aŭ akvotruaĵoj kun persono aŭ personoj kun aidoso. |
+ Gebruik van oorvol bus met persoon/persone met VIGS. | + Uzo de homplena buso kun persono/personoj kun aidoso. |
+ 'n Persoon met VIGS wat hoes of nies op jou. | + Persono kun aidoso, kiu tusas aŭ ternas kontraŭ vi. |
+ Die versorging van 'n VIGS pasiênt waar goeie basiese higiêne handhaaf word. | + La prizorgo pri aidosa paciento, kie bona baza higieno estas subtenita. |
+ Alhoewel, as die persoon met VIGS ook aktiewe tuberkulose het, moet daar TB-behandeling voorgeskryf word sodat die TB nie aansteeklike bly nie. | + Tamen, se la persono kun aidoso ankaŭ havas aktivan tuberkulozon, devas esti TB-traktado, por tio ke la TB ne estiĝos infekta. |
+ Die toepassing van eerstehulp wanneer goeie voorsorgmaatreëls gevolg word. | + La apliko de unua helpo kiam bona singardaj reguloj estas sekvitaj. |
Eroj de semajna gazeto | |
---|---|
Liewe Talana, [Liewe = kara] | Kara Talana, |
Ek het you hulp dringend nodig. | Mi bezonas vian helpon urĝente. |
Dit gaan om my hare, dit bly uitval. | Temas pri miajn harojn, ĝi daŭras elfali. |
Ek was al by soveel dokters en ander raadgewers gewees, maar niks het my gehelp nie. | Mi estis ĉe tiom da doktoroj kaj aliaj konsilistoj, sed nenio helpis min. |
Mense bly my spot en vra wat gaan aan met my hare, en dit maak my kwaad en teneergedruk. | Oni daŭras min moki kaj demandas kio okazis pri miaj haroj, kaj tio igas min ĉagrena kaj subenpremita. |
Ek het al gevra waarom dim ék moet wees wat die probleem het. | Mi ĉiam demandis kial ĝuste mi devas esti, kiu havu la problemon. |
Dokters sê my are [vejnoj] vernou op my kop. | Doktoroj diras, ke miaj venoj mallarĝigis sur mia kapo. |
Ek wil net weet of dit dalk as gevolg van rook kan wees. | Mi volas nur scii, ĉu tio eble sekvo de fumado povas esti. |
Gee my net 'n antwoord. | Doni min nur respondon. |
Behou hare so | Retenu harojn tiel |
Liewe Wat 'n Probleem van Kroonstad | Kara Kia Problemo de Kroonstad |
Daar is soveel geskryf oor haarverlies en tydskrifte en boeke dat ek dit nie weer in ons beperkte rubriekruimte gaan doen nie. | (Tie) estas tiom skribite pri harperdado en gazetoj kaj libroj, ke mi tion ne denove en nia limigita rubrikspaco faros. |
Ek gaan egter vir jou raad, en ek wil hê jy moet proefkonyn speel vir ons. | Mi tamen konsilos, kaj mi volas havi vin devi kiel testkuniklo roli por ni. |
Julle ander ouens wat begin bles word kan dit ook probeer en terugvoering gee, asseblief. | Vi aliaj maljunuloj, kiuj komencas senharigi, povas tion ankaŭ provi kaj respondon doni, bonvolu. |
Elke liggaamsdeel het 'n sekere drukpunt, en drukpunt-terapie ("acupressure" soos deur die Chinese vervolmaak), help definitief om abnormaliteite te herstel. | Ĉiu parto de la korpo havas certan prempunkton, kaj prempunkta terapio (”akupresuro” kiel de la ĉinoj perfektigita), helpas certe returni nenormalaĵojn. |
Die drukpunt vir di kopvel [vel = haŭto] is geleë in you vingernaels, glo dit of nie! | La prempunkto por la kaphaŭto troviĝas en viaj manfingraj ungoj, kredu tion aŭ ne! |
Al wat jy moet doen om te verhinder dat jou hare uitval of dun word, is om jou vingernaels teen mekaar te vryf - druk eenvoudig die een hand se naels teen dié van die ander en vryf [frotu] dit saggies [singarde] teen mekaar... | Ĉion, kion vi devas fari, por deteni ke viaj haroj elfalas aŭ estiĝas maldensaj, estas viajn manfingrajn ungojn froti unujn kontraŭ aliaj – premu simple la ungoj de la unua mano kontraŭ tiuj de la alia kaj frotu ĝin singarde kontraŭ la aliaj... |
'n Mens doen dit 'n paar keer per dag, vir allesaam 15 minute lank. | Oni faras tion paron da fojoj ĉiun tagon, tute 15 minutojn longe. |
Staan 'n kwartier vroeër op en was jou hare; jy sal sien dat dit dan heeldag voller en lewendiger sal lyk. | Staru kvaronon pli frue kaj lavu viajn harojn; vi vidos ke la tuta tago pli plena kaj vigla aspektos. |
Of staan self nog vroeër op sodat jy genoeg tyd het om jou vir 'n verandering regtig mooi te maak. | Aŭ staan eĉ pli frue tiel vi havos sufiĉan tempon por fari vin por ŝanĝo vere bela. |
Dalk bly daar self genoeg tyd oor om rustig ontbyt te eet. | Eble restas eĉ sufiĉa tempo por manĝi trankvilan matenmanĝon. |
Hou op om ander tevrede te stel! | Ĉesi provi plaĉi aliajn! |
Monie van die goedkeuring van ander afhenklik raak nie - doen wat JY dink is reg. | Ne estu dependa de la aprobo de aliaj - faru kion vi opinias ĝusta. |
Ĉapitro 7. Tsotsitaal, alia ne-norma afrikansa, kaj paroli afrikansan
[redakti]La afrikansa lingvo havas plurajn devenojn. Ŝajnas memkompreneble, ke ĝi estas ĝermana lingvo, kiam oni vidas kiom la nuntempa oficiala lingvo similas al la angla kaj la germana – kaj kompreneble la nederlanda. Sed al afrikansa ankaŭ apartenas tsotsitaal kaj aliajn parolvariaĵojn, kiujn tre multaj homoj en Sudafriko kaj Namibio parolas. Tiuj idiomoj estas malpli evidente ĝermanasimilaj.
Multaj denaskaj afrikansanoj opinias, ke ilian lingvon inventis malajaj enmigrantoj en la Kapa kolonio, por ebligi komunikado kun iliaj nederlandaj estroj. Ili rimarkas, ke la plej fruaj longaj afrikansaj tekstoj estas skribitaj per araba skribo, kaj devenas de tempo, kiam la estraro normale uzis la oficialan nederlandan por esprimi sin skribe. Tiuj afrikansaj dialektoj, kiuj estas nuntempe parolataj en la sudokcidenta kaj la sudorienta partoj de Sudafriko – ”la Kap-afrikansa” respektive ”la Rivero Oranĝo-afrikansa” kondukas parton de tion heredaĵon pluen, kaj krome enfluon el khoi- kaj san-lingvoj. La oficiala afrikansa tamen trairis longan proceson de planita lingvoflegado, kiam la lingvoaŭtoritatoj forsarkis ne-ĝermanajn vortojn kaj esprimojn, kaj tuttempe kontrolis, ĉu indu uzi la nederlandan aŭ aliajn ĝermanajn lingvojn kiel modeloj. Ankaŭ ĝermanajn elementoj estis forigitaj, se ili estis tro forte rigarditaj kiel angla-stilaj aŭ okcidentdialektaj.
Tsotsitaal evoluis pli malfrue, en Gauteng (la Johanesburo-distrikto).
Estas iom malklare, ĉiu signifas la kunmetaĵo tsotsi-taal. Laŭvorte ĝi signifas ”krimul-parolo”, sed normale ĝi havas multe pli vastan signifon. Strata dialekto, ”patois”, ne-standarda lingvo estas oftaj eksplikoj. Dum la lastaj jardekoj la tsotsitalan disvastiĝis iom ĉe la namibia kaj sudafrikana junularo, parte pere de muzika ĝenro Kwaito (kiu havas sian nomon de la afrikansa vorto kwaai - kolera). Tiukonteksta ĝi daŭre estas subkultura fenomeno, sed la tsotsitala estas pli ol tio. Ĝi funkcias en plurlingvaj medioj kiel mikslingvo por komunikacio, kiu ne estas limigita al certa genra aŭ aĝa grupo, kiel slangoj kaj ĵargonoj estas. Ĝi estas kaj lingva-frankao kaj piĝino. Ankaŭ ŝajnas, ke la tsotsitalo estis tiel stabila dum sufiĉe longa tempo, ke oni baldaŭ povos konsideri ĝin kiel kreola lingvo. Variantojn parolitajn de nuntempa junularo oni ofte nomas "Camtho" aŭ "isiCamtho", precipe kiam iliaj trajtoj similas al la zulua kaj la sota linvoj. Pli fruaj parolvariantoj, verŝajne originoj de de tsotsitalo, estis ”Flaaitaal” dum la 1920-aj jaroj kaj ”Mensetaal” dum la 1940-50-aj jaroj.
La vortproviso diferencigas la tsotsitalan de la standarda afrikansa. Multaj vortoj jam travivis longan tempon en la tsotsitala, aliaj estas pli novaj pruntovortoj de la angla aŭ de bantuaj lingvoj.
Iuj oftaj tsotsitalaj vortoj:
ambaag | profesio. |
bambino | knabo (el la portugala). |
bhaya | aĉeti (de la angla), tre (kiel standarda afrikansa). |
cable | paroli. |
cava | vidi. |
chien/tjien | pesa (kredeble de la ĉina, perite de la angla). |
daai ding | tiu afero (de la angla). |
entlek | (frazkomenca vorto, kiel la germana). |
fraiza | demandi. |
hamba | iru, foriru, malaperu (de la zulua). |
heita! | hej! |
kholi | limonado (de la angla). |
lenkqu | timulo. |
moegoe | unu kiu ne apartenas al la subkulturo (kiel angla ”muggle”). |
mthangala | komploto. |
naar | enua. |
notch | vidi, rigardi. |
paka | ripozi. |
panis | akvo. |
rika | trompi. |
shoot | paroli. |
sixty | problemo. |
tlheri | kuri (de la sota). |
tshuna | fari (kiel norma afrikansa doen). |
weza | pagi. |
wiedie | paroli. |
xova | preni. |
zwakal | aŭdi (de nguniaj lingvoj). |
Parolata afrikansa povas ŝajne devii multe de la standarda lingvo, sed ĝi havas tamen ĝermanan karakteron. Ĉi tiu citaĵo estas el ĵurnalo kiu malŝatas tian lingvan dekadencon. Notu, ke la negacio nie estas kunmetita kun la antaŭa vorto tiel, ke ĝi fariĝis sufikso -ie aŭ -i. La sama sufikso ankaŭ povas deveni de die. Multaj vortoj estas pruntitaj el la angla. Se vi konas iom da angla, eble vi povas konjekti la signifon. Sufiĉe malfacile estas eble diveni la nomojn de la personoj, ĉar ili havas nenormalan literumon.
Ekzerco: "Pawill" kanni prove wathy claim nie, konstateer Madiba oorie TeeVee. Ons moet Satdam ytlos - hy sallie en willie oorlog maaki! Nogal 'n cute oukiee hy. Ou Bliek vanni UN konnie als properties konsolideer nie, want hy hettie free akses gehatie.
Traduko: Powell ne povas pruvi kion li asertas, konstatas Madiba tra televido. Ni devas ne ĝeni Saddamon - li ne faros kaj ne deziras ekmiliti! Ĉarma ulo tio. Maljuna Blix de UN ne povas prijuĝi ĉiujn havaĵojn, ĉar li ne havis liberan aliron.
En normala afrikansa teksto oni foje trovas citaĵoj aŭ partoj kun tia lingvo. Tiam indas lerni almenaŭ tio, ke la litero i vortfine povas signifi aŭ die aŭ nie.
Pluaj studoj
[redakti]Se oni atingis ĝis ĉi tiu fina sekcio de ĉi tiu libro, kaj agis laŭ la instruoj – kio ne signifas lerninte parkere ĉiujn listojn – oni nun serĉu retajn tekstojn por plua ekzerco. En ĉi tiu fazo ankaŭ ekgravas la bezono plibonigi sian elparolon, por ne ekhavi malĝustajn parolkutimojn. Tio estas ekster la kadro de ĉi tiu gvidlibro. Indas auskulti radion, sonfajlojn, aŭ kontakti iun, kun kiu oni povas paroli la afrikansan.
Jen ligilo al la afrikansa Vikipedio http://af.wikipedia.org/wiki/Tuisblad
Jen iuj frazoj por kontakti afrikansa-parolantojn.
- Hallo! Hoe gaan dit? - Saluton! Kiel vi faras?
- Baie goed, dankie. - Tre bone, dankon.
- Praat jy Engels? - Ĉu vi parolas Esperante?
- Jaa. - Jes.
- Praat jy Sweeds? - Ĉu vi parolas la francan?
- Nee. Slegs 'n bietjie. - Ne. Nur iom.
- Wat is jou naam? - Kiel vi nomiĝas?