Latina/E Resumo
Aspekto
< Latina
- La (prezencaktivaj) infinitivoj de verboj de la dua konjugacio finiĝas je -ēre.
- La tema vokalo por la dua konjugacio estas e / ē.
- Dua konjugaciaj tre similas kun la unua, nur kun la tema vokalo estas ŝanĝita.
- Plie, en la formoj de la unua persono la tema vokalo ne forestas (male al la unua konjugacio), do la finiĝo estas ja -eō / -eor.
- Ankaŭ la duakonjugacia imperativo kreiĝas same kiel la unuakonjugacia, nur kun la alia tema vokalo.
- Vortoj de la unua deklinacio finiĝas en nominativo je -us, -(e)r aŭ -um.
- Laŭ tiuj finiĝoj ni distingas tri diversajn subklasojn de tiu ĉi deklinacio.
- La vortoj de la unua duadeklinacia subklaso estas la ununuraj latinaj vortoj, kiuj havas vokativon apartan de nominativo.
- La vokativa finaĵo estas -e, anstataŭante la nominativan -us. Ĉe vortoj finiĝantaj je -ius tamen vokativo estas -ī.
- Tre malregula povas esti la vorto “deus”.
- Plej multaj duadeklinaciaj vortoj estas virgenraj (la unuaj du subklasoj) aŭ neŭtraj (la tria subklaso). Tamen apartenas al la dua deklinacio ankaŭ kelkaj ingenraĵoj.
- Ankaŭ en la dua deklinacio estas iuj grekdevenaj vortoj kaj ankaŭ tie ĉi ili povas deklinaciiĝi per iom aliaj finaĵoj.
- La kutima latina vortordo estas: subjekto—objekto—verbo.
- Sed same kiel en Esperanto ĝi fakte estas ege libera. Precipe en poezio oni povas renkonti tre sovaĝajn vortordojn.
- Latino ŝatas pasivan voĉon.
- La aganto de pasive esprimita faro estas en ablativo kaj havas (se estas vivulo) aŭ ne havas (se senvivaĵo) antaŭ si la prepozicion ā / ab.
- Latino havas entute ses specojn de infinitivoj, po du por ĉiu el la prezenca, perfekta kaj futura tensoj.
- Prezenca infinitivo do havas du formojn: aktivan kaj pasivan.